La Vulkana junkulo, Junco vulcani, estas specio de la junkuloj aŭ junco, genro de malgrandaj grizecaj Amerikaj paseroj. Ĝi estas endemia de altaj montoj de Kostariko kaj okcidenta Panamo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vulkana junkulo
Vulkana junkulo
Vulkana junkulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Junco
Specio: J. vulcani
Junco vulcani
(Boucard, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Vulkana junkulo
Vulkana junkulo

Tiu junco reproduktiĝas super la lignolimo, tipe je altitudoj super 3000 m, sed estas izolata populacio je 2100 m en la karibia deklivaro de Kosta-Riko, kaj arbarklarigado en Cerro de la Muerte permesis tiun specion descendi al 2600 m. La habitato estas malfermaj herbecaj aŭ arbustecaj areoj kun iome da misformitaj arbustoj. La nesto estas tasformo konstruita surgrunde sub trunko, arbusto aŭ roko, aŭ en kavaĵo en vegetaĵara bordo. La ino demetas 2 brunpunktecajn palbluajn ovojn.

La Vulkana junkulo estas averaĝe 16 cm longa kaj pezas 28 g. Plenkreskulo havas brunajn suprajn partojn kun malhela strieco ĉefe en dorso. La flugiloj kaj vostoplumoj estas malhelbordaj. La subaj partoj estas grizaj. La kapoflankoj estas grizaj kun nigra masko tra okulo, flava iriso, kaj rozkoloraj beko kaj kruroj. Junuloj estas pli brilbrunaj supre kun pli nigra strieco, kaj havas grizajn al sablokolorajn subajn partojn.

La alvokoj de Vulkana junkulo inkludas fajnan ciii aŭ pli klara ŭiŭ. La kanto estas miksaĵo de krioj kaj zumado; k’ĉiŭ ĉu k’ŭii ĉip ĉip ĉŭiii.

La Vulkana junkulo manĝas surgrunde semojn, falitajn berojn, insektojn kaj araneojn. Ili kuras kaj saltetas, sed flugas nur mallongajn distancojn.

Referencoj redakti