Vulkano (hipoteza planedo)

(Alidirektita el Vulkano (planedo))
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Vulkano (Star Trek).

Vulkano estas la nomo de hipoteza planedo orbitanta inter Merkuro kaj la suno, kies ekziston oni hipotezis en la 19-a jarcento por klarigi certajn tiutempe ne alimaniere klarigeblajn ecojn de la orbito de Merkuro. Ĝia ekzisto origine estis hipotezita de la franca matematikisto Urbain Le Verrier.

Vulkano
hipoteza planedo
Informoj
vdr

Kiam tiuj ecoj de la Merkur-orbito povis esti klarigitaj per la ĝenerala relativeca teorio de Albert Einstein, la hipotezo pri Vulkano perdis sian neceson, kaj nuntempe estas konsiderata kiel certe malvera.