Fuchsturm (latine: Vulpecula turris) apartenas al la sep mirindaĵoj de Jena estante 30 metrojn alta belfrido. Ĝi partas de Burgo Kirchberg sur la monto Hausberg de Jena, Germanujo.[1] Hodiaŭ ĝi estas belvidejo.

la turo kun Wenigenjena kaj la monto Jenzig fone

Historio redakti

Temas pri la kutimburgo de la kavaliraj senjoroj de Jena kiu ministris por la grafoj de Kirchberg; ilia blazono portis vulpon. En 1304 ĝi detruiĝis kiam atakis la unuiĝintaj urboj Erfurto, Nordhausen, Mühlhausen kaj landgrafo Albreĥto la 2-a (Meißen). Restis nur belfrido. Danke al riparoj en la 16-a jarcento eblis savi la fundamentojn turajn. En 1784 pado fariĝis ĝistura, ŝtuparo kaj tegmento. Baldaŭ ĝi iĝis ŝatata ekskursocelo kaj de la frua 19-a jarcento ekzistis modestega knajpo. En 1842 kaj 1861 estiĝis du amikaraj societoj, Knappschaft kaj Fuchsturmgesellschaft. En 1868 ĉeture konstruiĝis domo nomo Fuchsturmhaus kiu ĝis nun estas gastejo.[2].

Legendoj redakti

Pluras legendoj rilate al la turo. Diras oni ke giganto batis sian panjnon post kio monto surŝutis sin sur la fiulo - kiu antaŭ malapero ankoraŭ sukcesis bori trans la tombo fingron.[3]

Ne klaras la fonto de la nuna nomo. Kelkaj asertas ke surloke majstroŝtelisto estis pendigita en birdokaĝo. Por aliaj freŝbakitaj anoj de studentaj korporacioj (germane: Füchse) nome patronis aŭ simple la tie ofte ĉirkaŭerarantaj vulpoj. Alia ekspliko estus el la tempo de riparado de la turo en la 17-a jarcento: ĉar tiam ora monero nomiĝis Fuchs.

Literaturo redakti

  • Ulrich Engelmann: Die Baugeschichte des Fuchsturmhauses, Teil 8: Von 1930 bis 1945, ĉe: Der Fuchs vom Turm, Band 36 (2006), p. 6–8; parto 9: Von 1941 bis 1963 in Band 38 (2007), p. 6–8.
  • Rüdiger Haufe: Geistige Heimatpflege. Der „Bund der Thüringer Berg-, Burg- und Waldgemeinden“ in Vergangenheit und Gegenwart, ĉe: Joachim Radkau, Frank Uekötter (eld.): Naturschutz und Nationalsozialismus (= Geschichte des Natur- und Umweltschutzes, Band 1), Frankfurt a. M. 2003, p. 435–446.
  • Friedrich Appenrodt: Der Hausberg mit dem Fuchsturm zu Jena, eldonis Arbeitsgemeinschaft „Fuchsturm“ im Deutschen Kulturbund, Jena 1959.
  • Fuchsturm und Fuchsturmgesellschaft. Festschrift zur Feier d. 75jährigen Bestehens, eldonis Vorstand der Fuchsturmgesellschaft, kun antauparolo de Julius Kober, Jena: Neuenhahn 1936.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Fuchsturm sur la paĝaro de JenaKultur
  2. gasteja hejmpaĝo[rompita ligilo]
  3. Kp. Ludwig Bechstein: Deutsches Sagenbuch. 1853, Georg Olms Verlag, p. 505.

Ŝablono:Normdaten