La vulpoposumo, nome vulpa posumoordinara penikvosta posumo (Trichosurus vulpecula, el la greka por "harecvosta" kaj latina por "vulpeto", iam en la genro Phalangista[1]) estas nokta, duon-arboloĝanta marsupiulo de la familio falangeredoj, indiĝena de Aŭstralio, kaj la plej granda el la posumoj.

Trichosurus vulpecula 1.jpg
Trichosurus vulpecula

Kiel ĉe plejmultaj posumoj, la vulpoposumo estas nokta. Ĝi estas ĉefe folimanĝanto, sed ĝi manĝas ankaŭ malgrandajn mamulojn kiaj ratoj. En multaj aŭstraliaj habitatoj,

Arealo

folioj de eŭkaliptoj estas grava parto de ĝia dieto sed rare la unika manĝero. La vosto estas prenipova kaj nuda sube. Estas kvar kolorvariaĵoj: arĝento-griza, bruna, nigra kaj orkolora.[2]

Ĝi estas la marsupiulo de Aŭstralio plej ofte vidata de urbanoj, ĉar ĝi estas unu el malmultaj kiuj vagadas tra urboj, same kiel ĉe vasta gamo de naturaj kaj hom-modifitaj medioj. Ĉe homaj loĝejoj, tiuj posumoj estas inventemaj kiuj ŝatas priŝteli fruktarbojn, legomĝardenojn kaj kuirejojn.

En Novzelando, kie ĝi estis importita en la 19a jarcento, ĝi estas grava agrikultura kaj porkonservada plago.

Referencoj redakti

  1. Define Phalangista vulpina - Source: '*'. www.hydroponicsearch.com. Arkivita el la originalo je 2011-07-12. Alirita 2010-03-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-12. Alirita 2013-09-10.
  2. Brushtail Possum. Department of Primary Industries, Parks, Water and Environment. Alirita 19a Julio 2010.