Vydrany, hungare Nemeshódos estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 3 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1245. La loko estis riĉa je kastoroj, tial la hungaroj nomumis la vilaĝon Hódos (=kastora). La loĝantoj iĝis nobeloj en 1287, tial la vilaĝonomo ricevis la vorton nemes (=nobela). En 1910 loĝis en la vilaĝo 997 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio.

Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 1390 da homoj (1187 hungaroj, 170 slovakoj).

Vidindaĵo redakti

Ĝemelkomunumo redakti

  Hodoš, Slovenio