Wölfis

komunumo en Turingio, Germanio

Wölfis estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Ohrdruf. Fine de la jaro 2017 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 1454 loĝantojn.

Wölfis
Blazono
Wölfis (Germanio)
Wölfis (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Komunumo Ohrdruf
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03624
Poŝtkodo 99885
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067081
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 49′ N, 10° 47′ O (mapo)50.80916666666710.779444444444Koordinatoj: 50° 49′ N, 10° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 405 m
Areo 29,36 km²
vdr

Geografio redakti

La urbokvartaro de Ohrdruf troviĝas en al valo de la rojo Oberschillbach kiu ĉe la norduesta vilaĝorando unuiĝas kun alia torento al Hopbach kaj formas je distanco de ĉ. 1 km la limon al la Armea Spaco Ohrdruf norde. Post la trafluo tra la armea spaco ĝi ĵetiĝas en la rivero Ohra. En la sudo de la vilaĝo estas jam la norda zono de Turingia Arbaro. La plej grandan parton de la teritorio vilaĝa fakte kovritis de la armea ekzercejo. Tra la vilaĝo kondukas la landa ŝoseo disde Ohrdruf (4 km nordueste) al Crawinkel (4 km sude). La norda vilaĝorando limas rekte ĉe la malpublika armezono.

Historio redakti

Je la komenco de la 9-a jarcento menciitis en registro de la posedaĵaro de Abatejo Hersfeld sub la nomo Wolfduze Ĉirkaŭ la jaro 1378 havis bienon en Wölfis Cyzelo von Wiegleben. La 20-an de januaro 1735 la kirko kaj la paroĥestra loĝejo brulkonsumiĝis; detruitis kuen aliaj 199 konstruaĵoj. Neniigitis ankaŭ la ekleziaj dokumentoj kio kaŭzis gravajn mankojn kronikajn. Per mondonacoj eblis konstrui novan kirkon kiu konsekritis en la 16.10.1736. En 1780 la vilaĝo denove estis spektinda havante 294 domojn, do trionon pli multajn ol unu jarcento malantaŭe. En 1780 la loko havis 1100 enloĝantojn.[1] Wölfis apartenis al la Administradujo Wachsenburg kun Ichtershausen]; ĝi venis en 1640 al la Duklando Saksio-Gotao, ekde 1672 al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj en 1826 al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. En la 1.1.2019 ĝi iĝis parto de Ohrdruf]] kiu jam antaŭe plenumis administradaĵojn por Wölfis.

Evoluo enloĝantara redakti

(Mal)kreskoj enloĝantaj

  • 1780 – 1100
  • 1841 – 1320
  • 1860 – 1441
  • 1946 – 3000
  • 1994 – 1833
  • 1995 – 1843
  • 1996 – 1832
  • 1997 – 1824
  • 1998 – 1812
  • 1999 – 1792
  • 2000 – 1752
  • 2001 – 1732
  • 2002 – 1710
  • 2003 – 1686
  • 2004 – 1667
  • 2005 – 1655
  • 2006 – 1618
  • 2007 – 1595
  • 2008 – 1569
  • 2009 – 1549
  • 2010 – 1521
  • 2011 – 1473
  • 2012 – 1456
  • 2013 – 1472
  • 2014 – 1454
  • 2015 – 1452
  • 2016 – 1455
  • 2017 – 1454
(Ekde 1994 validas la dato 31.12.): Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Societoj redakti

Blovmuziktradicioj vivantas en la vilaĝo jam ekde 1878. Hodiaŭ ekzistas la Infana kaj Adolekstanta blovorkestro Wölfis kaj la Blovorkestro Wölfis. Ambaŭ orkestroj havas pli ol 40 membrojn estantajn aktivegaj ene kaj malene de Turingio. Aliaj societoj estas ekz. karnevalsocieto, fajrobrigadsocieto, naĝejamikara rondo kaj regionhistoria klubo.

 
La protestantisma kirko

Religiaj ejoj redakti

Naĝejo redakti

La naĝejo ekzistas ekde ĉ. 1925. Ĝi havas akvosupraĵon de pli ol 1.250 m² estante sekve la plej granda siaspeco en Distrikto Gotha. Aliaj aferoj gajigaj (saltoturo, herbejo grandega, speciala sekcio akva por beboj, nudisma plaĝo) ankoraŭ plibeligas la naĝosportareon.

Gefiloj kaj aliaj personoj rilataj al Wölfis redakti

Notoj redakti

  1. Galletti: Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha, Gotha 1780, p. 331