Włodzimierz Lubański

Włodzimierz Leonard Lubański (naskiĝis la 28-an de februaro 1947 en Gliwice) – pola futbalisto, plurfoja reprezentanto de Pollando, dum multaj jaroj ligita kun futbala klubo Górnik Zabrze; meza atakisto. Olimpika majstro. En oficialaj renkontoj de pola reprezentantaro ludis 75 matĉojn, entrafis 48 golejojn.

Włodzimierz Lubański
Włodzimierz Lubański (2011)
Włodzimierz Lubański (2011)
Persona informo
Naskonomo Włodzimierz Leonard Lubański
Naskiĝo 28-an de februaro 1947 (1947-02-28) (77-jaraĝa)
en Gliwice
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoBelgio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Biografio redakti

Kluboj redakti

Kun la klubo Górnik Zabrze sepfoje gajnis ĉampionecon de Pollando. En 1970 atingis kun la teamo finalon de la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj, kie malvenkis kun Manchester City F.C. De 1975 ludis dum sep sezonoj en belga klubo K.S.C. Lokeren Oost-Vlaanderen, kie ludis 196 matĉojn kaj entrafis 82 golejojn. La karieron finis en 1986 en K.R.C. Mechelen.

Pola reprezentantaro redakti

En 1961 eniris nacian teamon de junioroj. Baldaŭ poste debutis en la senjora teamo kun kiu gajnis en la Somera Olimpiko 1972 oran medalon kiel kapitano de la teamo.

Dum eliminado al Futbala Mondpokalo 1974 en venka 2:0 matĉo kun Anglio en Chorzów entrafis golejon, sed damaĝis grave genuon (post faŭlo de Roy McFarland), kio lin tute ekskludis. Dum du jaroj batalis por reveni al sporto En 1978 ĉeestis Futbalan Mondpokalon en Argentino, kie poloj akiris 5-6-an lokon.

La lastan fojon ludis en 1980 dum neoficiala renkonto kun Ĉeĥoslovakio en Chorzów; tiam entrafis sian 48-an golejon, kio ĝis nun estas rekordo de la lando.

Laŭ enketo de sporta revuo France Football en 1972 estis la 7-a futbalisto de Eŭropo. Dufoje prezentiĝis kun steluloj: dum spektaklo omaĝe al Lev Jaŝin kaj matĉo Eŭropo - Suda Ameriko. En 1978 ricevis premion Fair play de Unesko. En 2003 konsiderita la plej bona pola futbalisto de 50-jariĝo de UEFA (en pokalaj matĉoj akiris 31 golejojn).

Post fino de la kariero redakti

Post fino de la futbala kariero restis en Belgio, kie loĝas ĝis nun. Li finis belgan trejnistan lernejon kaj dum kelkaj jaroj edukis junularon en Meĥleno. En 1990 fondis firmaon "Lubański Sport-Menagment", kaj de 1994 posedas menaĝeran licencon de FIFA. Nuntempe estas sporta menaĝero kaj la dua trejnisto de Lokeren. Li komentas matĉojn de pola repreentantaro en televido. Dum certa tempo havis kafejon.

Li konas ses lingvojn: rusan, ĉeĥan, nederlandan, francan, germanan, anglan kaj iom serban. En privata vivo estas edzo de Grażyna Lubańska kaj patro de du gefiloj. Kolektisto de vinoj kaj de pola pentroarto, precipe de Piotr Michałowski.

Oni verkis pri li kelke da libroj, i.a. Ja, Lubański (Mi, Lubański) de Krzysztof Wyrzykowski (1990), Włodek Lubański. Legenda polskiego futbolu (Włodek Lubański. Legendo de pola futbalo) de Włodzimierz Lubański kaj Przemysław Słowiński (2008).

Pro eminentaj meritoj por disvolvo de la pola sporto estis en 1997 ditingita per la Oficira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando.

Eksteraj ligiloj redakti

Włodzimierz Lubański (90minut.pl)