W.J. NIJVELD estis doktoro de scienco (Universitato de Amsterdamo), en 1958 kemiisto ĉe la farbofabriko Pieter Schonen & Zn., Zaandam (Nederlando) kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri la fako "kemio".

Recenzo de Nijveld.

Nijveld elpaŝis en Esperantujo per la artikolo "Praktika uzado de kolorsistemoj, speciale en la farbindustrio" en Paul Neergaard (red.). Sciencaj studoj. Kopenhago 1958, p. 163 - [171] (tie ankaŭ biografia noteto). Poste li estis invitata de Gaston Waringhien prizorgi la fakon kemio en PIV.

Vidu ankaŭ redakti