W. C. Fields (naskiĝis je la 29-a de januaro 1880, mortis je la 25-a de decembro 1946) estis usona komediisto kaj aktoro. Fields kreis grandan usonan komikan figuron, unu el la plej grandaj de la unua duono de la 20-a jarcentomizantropo kiu ŝanceliĝis ĉe la rando de la arlekeneco, egoisto blinda al sia propra fiaskado, ĉarma ebriulo, kaj viro kiu malamikis al infanoj, hundoj kaj virinoj, krom se ili estis la malĝusta tipo de virinoj.

W. C. Fields
Persona informo
W. C. Fields
Naskiĝo 29-an de januaro 1880 (1880-01-29)
en Darby, Pensilvanio,  Usono
Morto 25-an de decembro 1946 (1946-12-25) (66-jaraĝa)
en Pasadena, Kalifornio,  Usono
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro James Lydon Duckenfield vd
Patrino Kate Spangler Fenton vd
Amkunulo Carlotta Monti vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • aktorokomikisto • kabaredisto • scenaristo • cirkisto • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 1898–1946 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskita kun la nomo William Claude DUKENFIELD, Fields fuĝis el hejmo je la aĝo de 11 kaj envenis vodevilon. De la aĝo de 21 li vojaĝis kun komedia ĵongla prezentaĵo, iĝante frapliniano, en kaj Norda Ameriko kaj Eŭropo. En 1906 li debutis ĉe Broadway en la muzika komedio The Ham Tree, en kontrakto kun impresario Flo Ziegfeld.

Kiel multaj vodevilanoj, Fields laboris en silentaj filmoj kaj unubobenaj filmoj, sed grandan teatran famon li unue atingis en 1923 en la Broadway-muzikalo Poppy, kie li perfektigis sian karakterprezenton kiel afablaĉa, fiaskanta trompisto. Fields pli malfrue aperis en parolantaj plenlongaj filmoj kaj mallongaj filmaĵoj, inkluzive de It's a Gift (Ĝi Estas Donacaĵo) en la 1934.

Fields havis pasion por neprobablaj nomoj kaj multaj de liaj karakteroj havis ilin. Ĉar li ofte ankaŭ verkis la scenarojn de siaj filmoj, la rololistoj ofte inkluzivas tre nekutimajn nomojn.

Li ankaŭ ludis la rolon de Mr. MICAWBER en filmo laŭ libro de Charles Dickens David Copperfield (David Copperfield de MGM, kiun reĝisoris George Cukor en 1935. La scenejan rolon, kiu famigis lin, Fields rekreis en versio de "Poppy" por la filmfirmao Paramount Studios, en kiu Richard Cromwell ludis la aspiranton por la mano de la filino de Fields, Rochelle Hudson.

Malsano, kiu malpliboniĝis pro lia ekscesa drinkado, haltigis la filman laboron de Fields por iom da tempo, sed 1938 li faris revenaĵon interŝanĝante insultojn kun pupo de la ventroparolisto Charlie Mccarthy en radio. En 1940 li faris My Little Chickadee kun Mae WEST, eble lia plej bone rememorata rolo, kaj samjare ankaŭ The Bank Dick.

En fina ironio, W. C. FIELDS mortis je la sola festotago, kiun li, laŭ sia aserto, malestimis: Kristnasko Tago. Li estis entombigita en Glendale, Kalifornio.

Inter pluraj aliaj ankaŭ lia amorantino, Carlotta MONTI, kronikigis la vivon de la fama aktoro en sia libro W. C. Fields and Me (W. C. Fields kaj mi). Ŝia libro estis filmigita sub la sama nomo en 1976.

Eksteraj ligiloj redakti