Die Wochenzeitung

svisa semajngazeto
(Alidirektita el WOZ)

Die Wochenzeitung (WOZ) [La Semajngazeto] estas kooperativa gazeto superregiona politike maldekstra semajngazeto en Svislando. Ĝi estis fondita la 1-an de oktobro 1981 kun sidejo en Zuriko. Ĝi plenigis la median truon kiun postlasis Brächise kaj Eisbrecher post la ribela jaro 1980.

Eldonisto de la gazeto estas la kooperativo infolink, kiu estas finance subtenita de ProWOZ, subtenasocio de legantoj. Unufoje en la monato WOZ enhavas la germanlingvan eldonon de Le Monde diplomatique.

La redakcio de WOZ ne posedas ĉefredaktoron sed redaktestraron, elektita de la redakcio mem. Por la enhavo de la gazeto tamen ne respondecas la redaktestraro sed la redakta kunsido. La tuta kunlaborantaro de la gazeto laboras por la unueca monata salajro de 4600 frankoj (kaj rezignas ek de la 1-a de setembro 2011 pri la 13-a monata salajro) por plena posteno. Nuntempe proksimume 50 personoj inter si dividas la 30 plentempajn laborlokojn.

La gazeto dum sia historio regule travivis ekzistominacajn financkrizojn, kiuj estis travivitaj per donacoj, monkolektaktivecoj kaj subteno de la legantaro en la subtenasocio ProWOZ.

Vidu ankaŭ redakti