WSJT (amatora radio)

WSJT (Weak Signal communications, malfortaj signaloj komunikado, programita de Joe Taylor) estas softvaro por amatora radio por komunikado per malfortaj signaloj.

Ĝi estis evoluita de la radioamatoro kaj Nobel-premiito Profesoro Joseph Hooton Taylor Jr.. Lia radioamatora voksigno estas K1JT. La unua versio de la programo aperis en 2001.

Programversioj redakti

  • FSK441 estis evoluigita por tre rapida komunikado per meteora reflektado, angle Meteorscatter. Ĝi uzas la tre mallongajn "ping"-ojn, kiuj okazas per reflektado de radiosignaloj je meteoraj ionigitaj pasadoj en alteco de ĉ. 100 km. Ilia daŭro estas inter 10 ĝis kelkaj 100 milisekundoj. Kontaktoj eblas je distancoj de 800 ĝis 2200 km je la bendoj 50 MHz kaj 144 MHz. La programo elsendas dum regulaj intervaloj la voksignon. Kiam meteoro pasas, alia stacio uzanta la programon, kaptas tion kaj tuj aŭtomate respondas. Longaj interŝanĝoj de aliaj informoj ne eblas, nur la kolekto de voksignoj.
  • JT65: Tiu programversio estis evoluigita por ricevado de tre malfortaj signaloj kun relative konstanta signalo. Per ĝi oni povas ricevi signalojn kun forteco 10 dB sub la forteco de tre malforta morsa signalo. Ĝi estas uzata i.a. por kontaktoj uzantaj la lunon kiel reflektilo. Oni ne plu bezonas tre kostajn staciojn kaj grandegajn antenojn.
  • JT65A: En tiu programversio estas specialaĵo, kiu helpas je ricevado de ekstreme malfortaj signaloj, la t.n. modo "profunda serĉado", angle "deep-search-mode". En tiu modo la ricevitaj signaloj estas komparataj kun tekstoj, kiuj estas stokitaj en datumaro "call3.txt". La programo komparas ricevitajn datojn kun la stokitaj tekstoj kaj se simileco ekzistas, tiu teksto estas legita. Tiu funkcio plibonigas la sensivecon por stokitaj tekstoj plie per ĉ. 3 dB.

Rimarko: La profunda serĉado povas esti utila por esperantistaj radioamatoroj: oni stoku tekston "esperanto" en la datumaro call3.txt. Se iu stacio elsendas tiun vorton, ĝi estos dekodigita eĉ se treege malforta. La programo funkcias aŭtomate dum horoj. Tial la ricevanto ne devas daŭre atenti. Post horoj li nur devas legi la listigitajn rezultojn, do la voksignojn, kiuj sendis la vorton Esperanto.

La programo ne taŭgas por komfortaj longaj babiladoj. Sed per ĝi oni ja povus aranĝi skedojn en fonio aŭ morso.

Tralegu la detalan priskribon de K3UK (vidu sube je eksteraj ligiloj). Laŭ li vi povas elsendi ĉ. kvin vortojn. Sed tio entute daŭras ĉ. kvin minutojn. Sed kvin vortoj devus sufiĉi por interŝanĝi raporton en nia konkurso kaj aranĝi kontakton je alia frekvenco.

WSJT-X redakti

La plej nova versio WSJT-X enhavas jenajn versiojn:

FT8, JT4, JT9, JT65, QRA64 ISCAT MSK144 kaj WSPR.

Do WSJT-X kovras ĉiujn modojn por ĉiuj frekvencoj. Neniu aldona softvaro estas bezonata.

Preciza tempo redakti

La programo bezonas ekzakte precizan tempon. Sendado devas komenci ekzakte je la komenco de minuto. Oni povas elŝuti programon "Dimension4", kiu agordas la tempon de la komputilo al la ekzakta tempo.

Frekvencoj redakti

Frekvencoj por JT65 estas:

  • 3,576 MHz
  • 7,039 MHz
  • 14,076 MHz
  • 21,076 MHz
  • 28,076 MHz

Eksteraj ligiloj redakti

  • Wolf-Dietmar Pollert, DK9ZY "konektoj uzante la lunon per WSJT", CQDL 2/2014 p. 44 - 45, en germana

Vidu ankaŭ redakti

WSPR