Wacław Sieroszewski

Wacław Kajetan SIEROSZEWSKI, pseŭdonomo Wacław Sirko (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1858 en Wólka Kozłowska apud Tłuszcz, mortis la 20-an de aprilo 1945 en Piaseczno) – pola verkisto, kreanta lime de kvar epokoj: pozitivismo, Juna Pollando, intermondmilita periodo kaj nuntempo, ekzilito al Siberio, vojaĝisto, etnografo de Siberio kaj sendependeca aktivulo, kavaliro de la Kruco de la Ordeno Virtuti Militari, deputito kaj senatano en la Dua Pola Respubliko.

Wacław Sieroszewski
Persona informo
Wacław Sieroszewski
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1858 (1858-08-24)
en Wólka Kozłowska
Morto 20-an de aprilo 1945 (1945-04-20) (86-jaraĝa)
en Piaseczno
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Nonpartisan Bloc for Cooperation with the Government vd
Subskribo Wacław Sieroszewski
Memorigilo Wacław Sieroszewski
Familio
Gefratoj Paulina Sieroszewska vd
Profesio
Alia nomo Sirko vd
Okupo verkistopolitikisto vd
Aktiva dum 1885– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

  • Dzieła zbiorowe (Kolektitaj verkoj; volumoj 1–25, 1931–1935)
  • Dzieła (Verkoj; volumoj 1–20, 1958–1963)

(Etnografiaj laboraĵoj

  • Dwanaście lat w kraju Jakutów (Dekdu jaroj en la lando de jakutoj)
  • Korea. Klucz Dalekiego Wschodu (Koreio. Ŝlosilo de Fora Oriento)
  • Wśród kosmatych ludzi (Inter vilaj homoj)
  • Ze świata (De la mondo)
  • Wśród lodów (inter glacioj)
  • W niepodległej Mongolii (En sendependa Mongolio)

Beletro

  • Na kresach lasów (Rande de arbaroj) – romano
  • W matni (En embusko)– kolekto de rakontoj
  • Z fali na falę (De ondo al ondo)– kolekto de rakontoj
  • Dno nędzy (La fundo de l'mizero) – romano
  • Latorośle – rakonto
  • Jesienią (Aŭtune) – rakonto
  • Chajlach – rakonto
  • Skradziony chłopak (Ŝtelita knabo)– rakonto
  • W ofierze bogom (Ofere al dioj) – rakonto
  • Czukcze Ĉukĉoj) – rakonto
  • Powieści chińskie (Ĉinaj romanoj) - rakonto
  • Ol-Soni-Kisań – rakonto
  • Z życia Korei (El la vivo de Koreio)– rakonto
  • Beniowski (Beniowski) – rakonto
  • Ocean (Oceano)– rakonto
  • Jan-Guj-Tzy – rakonto
  • Ucieczka (Fuĝo) – romano (1904)
  • Zacisze – romano
  • Zamorski diabeł (Transmara diablo)– romano
  • Miłość samuraja (Amo de samurajo) – romano
  • Dary Wiatru Północnego (Donacoj de la Norda Vento)– romano
  • Risztau – romano
  • W szponach (En ungegoj– romano
  • Łańcuchy (Ĉenoj) – romano
  • Topiel – romano
  • Brama na świat (Gdynia) (Pordo al la mondo (Gdynia)
  • Marszałek Józef Piłsudski (Marŝalo Józef Piłsudski)

Filmaj scenaroj (kunaŭtoro)

  • Na Sybir (Al Siberio) kaj Wiatr od morza (Vento de la maro) K. Czyński (1930)
  • Rok 1914 (La jaro 1914) H. Szaro (1932)
  • Dziewczyna szuka miłości (Knabino serĉas amon) R. Gantkowski (1938)

Eksteraj ligiloj redakti