Wagner-Werke-Verzeichnis

La Wagner-Werk-Verzeichnis (Vagnera Verko-Registro; mallonge WWV) estas registro de ĉiuj muzikaj verkoj de komponisto Richard Wagner, kiun ellaboris John Deathridge, Martin Geck kaj Egon Voss kadre de la kompleta eldono de la verkaro de Richard Wagner. Tiun ĉi eldonis Eldnejo Schott en 1986.

La registro enhavas tialigitajn pruvojn – ekz. pri la ekestotempo – pri ĉiuj konceptoj, skizoj, unuaj skribaĵoj de la tekstoj de Wagner same kiel pri la realigo de la komponaĵo, distingitaj kiel skizo, partituroj, pianopartituroj ktp., samkiel indikoj pri la publikigitaj eldonoj de la verkoj, krome klarigoj pri la ekesto kaj prezentada praktiko de la entute 113 verkoj.

Muzikdramaj verkoj redakti

Orkestroverkoj redakti

  • WWV 13 Orkestroverko en e-minoro supozeble 1830
  • WWV 15 Sep komponaĵoj pri „Faŭsto“ de Goethe 1831
  • WWV 20 Uverturo en d-minoro (koncertuverturo n-ro 1) 1831
  • WWV 24 Uverturo en e-minoro kaj teatromuziko por la tragedio „Reĝo Enzio“ de E.Raupach 1831–1832
  • WWV 25 Tragediaj interaktaj muzikoj en D-maĵoro kaj c-minoro 1832
  • WWV 27 Koncertuverturo n-ro 2 en C-maĵoro 1832
  • WWV 29 Simfonio en C-maĵoro 1832
  • WWV 35 Simfonio en E-maĵoro (fragmento) 1834
  • WWV 36 Muziko por la solena teatraĵo „Beim Antritt des neuen Jahres 1835 de W. Schmale“ 1834
  • WWV 37 Uverturo en E♭-maĵoro kaj teatromuziko por la historia dramo „Columbus“ de Th. Apel 1834–1835
  • WWV 39 Uverturo en C-maĵoro Polonia 1836
  • WWV 42 Uverturo en D-maĵoro Rule Britannia 1837
  • WWV 59 Eine Faust-Ouvertüre d-minoro 1839–1840
  • WWV }65 Ĥoraĵo en B-maĵoro „Descendons gaiment la courtille“ kiel vodevila baleta muziko 1841
  • WWV 73 Funebra muziko laŭ motivoj de C.M. von Weber 1844
  • WWV 79 Priverkaĵo de „Stabat mater“ de Palestrina 1848
  • WWV 97 Omaĝa marŝo E♭-maĵoro 1864
  • WWV 101 Devizo por la germana fajrobrigado 1869
  • WWV 103 Siegfried-Idyll E-maĵoro 1870
  • WWV 104 Imperiestra marŝo B♭-maĵoro 1871
  • WWV 110 Granda festmarŝo por la 100-jara memorsolenaĵo de la sendepeneco-deklaro de Usono, G-maĵoro 1876

Pianoverkoj kaj lidoj redakti

  • WWV 50 Der Tannenbaum 1838
  • WWV 53 Dors mon enfant 1839
  • WWV 54 Extase 1839
  • WWV 55 Attente 1839
  • WWV 56 La tombe dit a la rose 1839
  • WWV 57 Mignonne 1839
  • WWV 58 Tout n’est qu’images fugitives 1839
  • WWV 60 Les deux grandiers 1839–1840
  • WWV 61 Adieŭ de Marie Stuart 1840
  • WWV 64 Pianopeco en E-maĵoro (t.n. Albumfolio por E.B. Kietz „Senvorta kanto“) 1840
  • WWV 84 (Polka) en G-maĵoro por piano 1853
  • WWV 85 Sonato en A♭-maĵoro por piano 1853
  • WWV 88 Züricher Vielliebchen-Walzer en E♭-maĵoro por piano 1854
  • WWV 91 Wesendonck-Lieder 1857–1858
  • WWV 92 Es ist bestimmt in Gottes Rat 1858
  • WWV 93 Temo en A♭-maĵoro 1858 und 1881
  • WWV 94 Albumfolio en C-maĵoro 1861
  • WWV 95 Ankunft bei den schwarzen Schwänen/Albumfolio en A♭-maĵoro 1861
  • WWV 105 Der Worte viele sind gemacht 1871
  • WWV 106 Kinder-Katechismus 1873
  • WWV 108 Albumfolio por sinjorino Betty Schott en E♭-maĵoro por piano 1875
  • WWV 112 Willkommen in Wahnfried, du heil’ger Christ 1877
  • WWV 113 Ihr Kinder, geschwinde, geschwinde 1880

Aliaj verkoj redakti

En WWV estas registritaj ĉiuj verkoj, kiujn Wagner pruveble mem surpaperigis, kvankam tiu parte estas perdiĝintaj aŭ – kiel kelkaj pli fruaj verkoj – kiujn li mem neniigis. La n-ro 1 en WWV estas la unua drama verko de Wagner, la kvinakta tragedio Leubald, kiun nur en 1989 unuafoje prezentis la teatroensemblo Studiobühne je Bayreuth. Al WWV ankaŭ apartenas kelkaj laŭokazaj komponaĵoj kiel albumfolioj, omaĝoj (ekz. Albumfolio por sinjorino Betty Schott, WWV 108), fragmentoj aŭ tekstoj destinitaj por komponado, kiujn Wagner tamen poste ne muzikigis (ekz. Jesus von Nazareth, WWV 80). Aliĝas kelkaj priverkadoj de verkoj de aliaj komponistoj, ekz. de Iphigenie en Aulide de Christoph Willibald Gluck (WWV 77), kiu dum jardekoj estis la plejofte prezentata versio sur ĉiuj scenejoj en Eŭropo, ankaŭ priverkaĵo de Don Giovanni de Mozart (WWV 83) kaj multa plu.

Eksteraj ligiloj redakti