Wall Street

strato en Nov-Jorko, Usono

Wall Street wol strit Pri tiu ĉi sono aŭskulti (aŭ esperantigebla al murstrato) estas strato en Novjorko, sur insulo Manhatano, en la centro de la tiel nomata financa kvartalo. Ĉe ĝia numero 11 troviĝas la novjorka akcia borso New York Stock Exchange, konsiderata la plej grava de la mondo. La nomo de la strato iĝis sinonimo de tiu borso.

Wall Street
strato [+]

LandoUsono
RegionoNovjorkio

SituoNovjorko
- koordinatoj40° 42′ 22″ N, 74° 0′ 33″ U (mapo)40.706185-74.009107Koordinatoj: 40° 42′ 22″ N, 74° 0′ 33″ U (mapo)
Poŝtkodo10005 [+]

Wall Street (Novjorko)
Wall Street (Novjorko)
DEC
Wall Street
Wall Street
Map
Wall Street
Vikimedia Komunejo:  Wall Street [+]
vdr

En la 17-a jarcento la strato markis la nordan randon de la nederlanda setlejo Nov-Amsterdamo. Je tiu rando staris de 1652 muro el traboj kaj ŝtonoj, kiu donis al la strato la nomon. La britoj, kiuj en 1664 konkeris la setlejon, en 1699 detruis la muron, sed la nomo restis.

Ĉe numero 26 de la strato estas la "Federacia Halo" (Federal Hall), kiu en 1789/90 estis sidejo de la Usona Kongreso.

Vidu ankaŭ redakti