La rivereto Wallhalb (ankaŭ Wallhalbe“, „Wallalbe“ aŭ „Wallalb) estas orografie dekstra flankrivereto de la rivereto Schwarzbachs en Rejnlando-Palatinato. Ĝi havas longecon de apenaŭ 18 km.

Wallhalb
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 17,95 km
Fluo
Fonto apud Mittelbrunn
- Alteco super marnivelo 339 m
Enfluejo okcidente de Thaleischweiler-Fröschen en la Schwarzbach
- Alteco 238 m
Geografio
Trairataj urboj Zweibrücken
Trairataj komunumoj Mittelbrunn (am Stuhlbach), Oberarnbach, Obernheim-Kirchenarnbach, Hettenhausen, Wallhalben
Trairataj baraĵlagoj Woog apud la muelejo Kneispermühle
Alfluantoj
- Maldekstraj Odenbach
vdr
plej forta alfluanto: la rojo Odenbach

Rivervojo redakti

La Wallhalb havas du fontrojoj norde de la Sickinger Höhe: la dekstra nomiĝas Stuhlbach, kiu fontas sur alteco de 339 m s.m. sude de Landstuhl apud Mittelbrunn, la maldekstr nomiĝas Arnbach, kies fonto troviĝas 3 km nordoriente de Oberarnbach. Post 10 km ambaŭ kunfluas je la norda rando de Wallhalben al Wallhalb, kiu trafluas por 8 km la „Sickinger Höhe“ en suda direkto. 2,5 km antaŭ ĝia enfluo en la rivereto Schwarzbach ĝin alfluas de maldekstre la rojo Odenbach. En Thaleischweiler-Fröschen la Wallhalb enfluas de dekstre la rivereton Schwarzbach.

Historio redakti

En la franka tempo la rivereto fariĝis limon laŭ la kontrakto de Verduno. La nepoj Karolo la Granda dividas inter si la frankan regnon en la jaro 843. La regiono okcidente de la Wallhalb iĝis regno de Lotaro la 1a, nomata „Lotharii Regnum“ aŭ Lotaringo. La orienta parto ricevis Ludoviko la Germano, nomata orientfranka regno.

Vidindaĵoj redakti

 
ruino de la kapelo „ Verena“ en Mittelbrunn

La meza valo de la rivereto Wallhalb estas distingita kiel pejzaĝe belega itinero.[1]

Referencoj redakti

  1. Die Generalkarte 1:200.000, Nr. 12, Mairs Geographischer Verlag, Ostfildern 2004