Walter Bishop junior

usona muzikisto

Walter Bishop junior (* 10-an de aprilo 1927; † 24-an de januaro 1998) estis usona ĵazpianisto de bibopo kaj malmolbopo.

Walter Bishop junior
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1927 (1927-10-04)
en Nov-Jorko
Morto 24-an de januaro 1998 (1998-01-24) (70-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo Juilliard
Okupo
Okupo ĵazpianisto • diskografa artisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Walter Bishop Jr. Estis filo de komponisto Walter Bishop Sr.. Dum sia tempo ĉe la mezgrada lernejo li estis amikiĝita kun muzikistoj kiel Kenny Drew, Sonny Rollins kaj Art Taylor. Sian profesian karieron Bishop komencis post la Dua Mondmilito; en 1949 li ludis en la Four-Brothers-Bando kun Stan Getz, Zoot Sims, Allen Eager kaj Brew Moore. Oktobron de 1951 li kunlaboris je la sonregistrado de Dig kun Miles Davis; li akompanis la trumpetiston ankaŭ je kunsido januaron de 1953, kiam tiu ĉi lastan fojon surdiskigis kun Charlie Parker (The Serpent's Tooth). En 1953 li ludis ankaŭ en la sesopo de Oscar Pettiford;krome li laboris kun Art Blakey, Tubby Hayes, Charlie Parker, Oscar Pettiford, Kai Winding, Jackie McLean, Curtis Fuller, Terry Gibbs, Sonny Stitt, Clark Terry, Blue Mitchell kaj poste kun la bando Supersax.

En la fruaj 1960-aj jaroj li ankaŭ direktis propran triopon kun Jimmy Garrison kaj G. T. Hogan. Li prezentis ĝis en la 1990-aj jaroj.

Post sia studo je Lernejo Juilliard ĉe Hall Overton fine de la 1960-aj jaroj li instruis dum la 1970-aj jaroj ĉe kolegioj Los-Anĝeleso. Ekde 1983 li instruis je la Lernejo Hartt de la Universitato je Hartford. Li ankaŭ verkis la instrulibron A Study in Fourths pri ĵaz-improvizado.

Diskoj redakti

  • Speak Low (Jazztime Records, 1961)
  • Summertime (Fresh Sound, 1963) kun Edward „Butch“ Warren (b), Jimmy Cobb
  • Bish Bash (Xanadu Records, 1964)
  • Coral Keys (Black Jazz Records, 1972)
  • 12:00 Midnight Blue (Red Records, 1991)

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti