Walter McLennan Citrine

Siro Walter McLennan CITRINE la 1-a Barono de Wembley (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1887 en Liverpool, mortis la 22-an de januaro 1983, Brixham, Devon) estis angla sidikatestro, ĉefsekretario de Trades Union Congress (TUC) ekde 1926 ĝis 1946.

Walter McLennan Citrine
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1887 (1887-08-22)
en Wallasey
Morto 22-an de januaro 1983 (1983-01-22) (95-jaraĝa)
en Brixham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Alfred Citrine
Patrino Isabella McLennan
Edz(in)o Doris Helen Slade
Infanoj Norman Arthur Citrine, 2nd Baron Citrine • Ronald Citrine, 3rd Baron Citrine
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto
vdr

Citrine naskiĝis en laborista familio, li eklaboris kiel elektristo kaj agadis en la liverpoola organizo de la sindikato de la elektristoj. Li estis inter 1914 kaj 1920 Mersey-distrikta sekretario de la Elektroindustria Sindikato, en 1920 vicsekretario de Elektroindustria Sindikato, kvar jarojn poste vic-ĉefsekretario de TUC. Li estis prezidanto de la Internacia Sindikata Asocio (International Federation of Trade Unions; 1928–45) kaj prezidanto de la Sindikata Mondasocio (World Federation of Trade Unions; (1945–46). Ekde 1947 ĝis 1957, li estis unua prezidanto de la angla Centra Elektra Instanco.

Citrine estis lerta organizanto, konservativa, kontraŭkomunista persono.

Li ricevis la titolon kiel kavaliron en 1935 kaj en 1946 pajran rangon (barono).

Verkoj redakti

  • The Trade Union Movement of Great Britain (1926)
  • I Search for the Truth in Russia (1936)
  • My American Diary (1941)
  • Men and Work (1964)
  • Two Careers (1967).