Walter Riester

germana politikisto

Walter Riester estas germana politikisto. Li naskiĝis la  27-an de septembro 1943(nun 1943-09-27) en Kaufbeuren, do nun estas 80-jara. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri laboro kaj socia ordo. Post la parlamenta baloto de oktobro 2002 lia ministerio estis malfondita kaj integriĝis en novajn ministeriojn pri ekonomio kaj laboro unuflanke, kaj pri sano kaj socia sekurigo aliflanke. Walter Riester reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Lia nomo estas forte ligita al la en lia ministra tempo kreita Riester-Rente, ŝtate subvenciita privata pensio.

Walter Riester
Persona informo
Walter Riester
Naskiĝo 27-an de septembro 1943 (1943-09-27) (80-jaraĝa)
en Kaufbeuren
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater European Academy of Work vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • tiler vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr