Walter von Waldowski

germana esperantisto

Walter von WALDOWSKI (naskiĝis 1891; mortis la 4-an de marto 1980 en Berlino) estis germana esperantisto ekde 1920.

Walter von Waldowski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1890 (1890-11-30)
Morto 4-an de marto 1980 (1980-03-04) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Margarete von Waldowski
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesie instruisto, li gvidis kursojn, estis membro de faka organizaĵo kaj apartenis al ekzamena komisiono. W. von Waldowski (kaj la vidvino Margarete) dum pluraj jaroj membris en Societo Zamenhof kaj alimaniere apogis UEA.

Waldowski verkis "Komplementan vortaron Esperanto-germanan", kiu aperis post 1965 feliotone en "der esperantist", la organo de la esperantistoj en GDR.