Walther August Gottfried KABEL (naskiĝinta la 8-an de aŭgusto 1878 en Dancigo, mortinta la 6-an de majo 1935 en Kleinmachnow) estis germana distra verkisto. Li taksatas esti unu el la plej ofte legitaj germanlingvaj popularaj verkistoj de la 1920-a jaroj. Dum 15 jaroj li publikigis po unu novan historion ĉiusemajne. Liaj pseŭdonimoj estis Walter Kabel, Max Schraut, Olaf Karl Abelsen, W. Belka, Walther Neuschub, William Käbler, M.E. Schugge, Waltraud Kebla, Wally Lebka, Swea von Münde, K. Walter, W. i. Zehlen, W. K. Leba, Walther Bekal, W. von Neuhof, W. K. Abel, Karla Walther, Helene Fromm, Theodor Kabelitz kaj Rudolf Berg.

Walther Kabel
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1878 (1878-08-08)
en Gdańsk
Morto 6-an de majo 1935 (1935-05-06) (56-jaraĝa)
en Kleinmachnow
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr
Erlebnisse einsamer Menschen: Amitabhas Geheimnis de la furorverkisto germana Walther Kabel, 1916

Vivo redakti

Lia patro estis soldato profesia sendanta la filon ĉe gimnazion. Post la abiturienta ekzameno Walther studis jursciencon kaj iĝis jurista helpanto. Post la rekrutiĝo (ekde 1906) li kontaktis la eldoniston Max Lehmann gvidantan la eldonejon berlinan "Berliner Druck- und Verlagsgesellschaft". Ekde 1909 ĝi alinomitis je "Verlag moderner Lektüre" iĝonte unu el la plej sukcesaj eldonejoj pri triviala literaturo en Germanlingvio. Por la etformata kajerserio "Männe und Max" Kabel prenis la pseŭdonimon Walther Neuschub skribonte pli ol 50 titolojn plurfoje represotajn.

Kabel partoprenis la Unuan mondmiliton ĉefronte skribante sub la pseŭdonimo W. Belka 11 titolojn por la de Lehmann elpensita serio Das Eiserne Kreuz. Postmililite Kabel publikigis ankaŭ erotikaĵojn en la serio Intime Geschichten de la menciita eldonejo. Por tio li elektis la pseŭdonimon M.E.Schugge.

Lia unua longa krimromano Das Haus am Mühlengraben tiom furoris ke Lehmann ofertis iĝi ĉefskribisto de ĉiusemajna kaŝpolica-romanserio kiun li editoris sub la titolo Der Detektiv; ties titolo ŝanĝitis ekde 1921 je Harald Harst - Aus meinem Leben. La ĉi tiea pseŭdonimo estis Max Schraut, kiu samtempe aperis kiel rakontisto en la mi-formo. Ĝis 1933 aperis de ĉi tiu serio ne malpli ol 396 romankajeroj. Alia ampleksa serio iĝis Olaf K. Abelsens Abenteuer abseits vom Alltagswege. Ĝi realiĝis per 50 poŝlibroj inter 160-190 paĝojn dikaj ĉe "Verlag moderner Lektüre". Tie temis pri travivaĵoj de persono senkulpe ĉasata tra la tuta mondo.

Post la potencakiro de la nazioj en 1933 la verkoj de Kabel malpermesitis pro laŭdire malpuraj enhavoj malgraŭ lia membreco ĉe NSDAP. Krome li ne plu rajtis verki. Kabel eksmembriĝis el la partio nacisocialisma kaj mortis pro pafvundo, verŝajne post sinmortigprovo.

La Germana Nacia Biblioteko listigas hodiaŭ 495 kajerojn kaj librojn de Kabel.

 
Das Eiserne Kreuz - serio romana

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Walther Kabel en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti