Walther KLEMM (naskiĝinta la 18-an de junio 1883 en Karolovaro, mortinta la 11-an de aŭgusto 1957 en Vajmaro) estis aŭstra kaj germana pentristo, grafikisto, ilustristo kaj altlerneja instruisto.

Walther Klemm
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1883 (1883-06-18)
en Karlovy Vary
Morto 11-an de aŭgusto 1957 (1957-08-11) (74-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco AŭstrioGermanio vd
Profesio
Okupo ilustristo • pentristo • grafikartisto • instruisto vd
Laborkampo gravuraĵo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de lernejestro li frue lasis inspiri per ennaturaj observoj. Post la abiturienta ekzameno li studis de 1901 dum tri jarojo arthistorion ĉe la Universitato de Vieno ĝuante paralelen trejniĝon ĉe la Akademio kaj metia altlernejo ĉe Theodor Groll, Anton von Kenner, Felician Myrbach kaj Koloman Moser.

Inspirojn ricevis li vizitante ekspoziciojn ĉe la Viena secesio de aĵoj de Edward Munch, Cuno Amiet, Ferdinand Hodler, Gustav Klimt kaj franclandaj impresionistoj. Pro tio Klemm finfine decidis tute dediĉi sin al la konkreta arto. Trudite fare de Amiet je lignoskulptado li okupiĝis (ankaŭ sub la influo de Emil Orlik) pri la japana ksilografia arto. Laŭ kopioj de verkoj de Hiroshige kaj Hokusai estiĝis en 1903 la unuaj propraj koloraj lignoskulptaĵoj. Jam en 1904 li furoris ĉe secesia-ekspozicio en Vieno profitante de aĉetoj fare de la viena Kortegbiblioteko, de la munkena Graphische Sammlung München kaj de ne malmultaj privataj kolektistoj.

Samjare Klemm transloĝiĝis al Liboc (nun kvartalo de Prago) kie li enstalis kune kun Carl Thiemann komunan atelieron. Inter 1907 kaj 1913 Klemm troviĝas en la Artista kolonio Dachau kie naskiĝis multo sur la kampo de grafiko kaj ankaŭ al unua pentraĵo Schlittschuhläufer auf der Amper. Ĉi-verkon spekteblis en 1910 ĉe ekspozicio de Berlina secesio (al kiu li membriĝis). En 1913 oni vokis lin altlernejen al Vajmaro kiel profesoron kaj estron de la grafika sekcio; surloke li ĝismorte aktivis. Vajmare li trovis rondojn de sampensantoj, ekz. Theodor Hagen, Fritz Mackensen, Ludwig von Hofmann kaj Henry Van de Velde.

Graveco redakti

La fruaj verkoj ĉerpis el eostazia arto. Ĉar temis pri modo ĉe secesianoj kiuj aparte Viene (kp. Schiele, Klimt!) ŝatis sin orientigi al japanaĵoj. Sed Orienta Azio ankaŭ post tiaj modoj restis por Klemm tre grava afero: intensa observo de naturo kaj detala studo de vivkondiĉoj kaj kutimoj de bestoj ĉiam lin interesis. Poste ateliere el ĉio tia li kreis verkojn. Ĉar sole tiumaniere, laŭ la konvinko de Klemm, eblus redukti efekton de spontanaĵoj el momenta kliŝo kaj redukti ĉion al la vera gravo. Liaj ĉi-epoke karakterizaj koloraj lignogravuroj estis: Truthühner, Truthühnerzug, Tauchende Enten (1908) aŭ Pelikan (1909), kiuj imponas tiel per lerta spacplenigo kiel per alloganta kolorigo. Krom tiuj pribestaĵoj, kiuj taksindas inter la plej bonaj grafikaĵoj de tuj post la komenco de la 20-a jarcento, estiĝis en Liboc multaj koloraj ksilografiaĵoj pri interesa arĥitekturo (ekz. la dosieroj Aus Böhmen, Aus Berlin kaj Aus Dresden).

Ĉirkaŭ en 1909 oni rimarkis revenon de koloroj al la lignogravuroj: ĉi-procezo estiĝis paralele al la malkovro de litografio kiel nova artesprimilo. Jen la ilustraĵoj por Don Quixote (1914) aŭ la goeta verko Reineke Fuchs (1916) - kun malronda stilo ludanta per blanko kaj nigro - jen, novastile, la ilustrado por Evangelium Lukas (1917). Nun en fermita komponado blanko kaj nigro iĝis tona unueco. Kulmino por ĉi-evoluo videblas en la lignogravuroj por verko de Gustave Flaubert, Sage von Julian, dem Gastfreien (1918).

Jam la litografia serio por Simplizius Simplizissimus (1914) furoris. Kaj la ŝtongravuroj por la popollibro Die Schildbürger (1919), por Robinson Crusoe (1919), por la kipling-a libro Dschungelbuch (1920/21) kaj la gravuraĵo por la [[Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen |grimmelshausen-a]] romano Die Landstörzerin Courage (1923) kaj por Tierbuch (1929) famigis Klemm internacie ĉi-fake; tion liaj pentraĵoj neniam efektivigis.

Gravaj sinprezentoj kaj ricevitaj medaloj/honoroj redakti

Aliaj verkoj redakti

Ksilografiaĵoj redakti

  • Faust I+II, 1913/32
  • Divina Comedia, 1921
  • Münchhausen
  • Tristan und Isolde, 1928
  • Wilhelm Tell, 1929

Litografaĵoj redakti

  • Der Wildtöter
  • Mozart: Don Juan, 1923, Die Entführung aus d. Serail, 1920
  • Busoni: Arlecchino - Arlecchineide
  • Gogol: Das Gespenst
  • Hamlet
  • Tausendundeine Nacht

Akvafortoj redakti

  • Balzac: Das Mädchen mit den Goldaugen, contes drôlatiques
  • Voltaire: Prinzessin von Babylon
  • Boccaccio: Dekamerone
  • Wieland: Oberon

Libroj redakti

  • Jugend in Karlsbad, 1936
  • Deutsche Buchkünstler und Gebrauchsgraphiker der Gegenwart in Selbstdarstellungen, 1925

Fonto redakti

  • Hufnagl, Florian, "Klemm, Walther". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 12 (1980), p. 32-33 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti