Walzenhausen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Walzenhausen (stacidomo).
Walzenhausen
Blazono de Walzenhausen
Montara fervojo de Rheineck al Walzenhausen
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Walzenhausen apartens al la
distrikto Vorderland.
Koordinatoj  47° 27′ 4″ N 9° 36′ 5″ O / 47.45111 °N, 9.60139 °O / 47.45111; 9.60139 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 4″ N 9° 36′ 5″ O / 47.45111 °N, 9.60139 °O / 47.45111; 9.60139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2051
Areo 6,98 km²
Alteco 672 m super marnivelo
Poŝtkodo 9428
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Walzenhausen
vdr

Pri la komunumo redakti

Walzenhausen estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 2051 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Walzenhausen situas sur suda deklivo de la Apencela Montoĉeno proksimume 300 metrojn super la Bodenlago, pro kiu ĝi posedas mirindan belvidon al la tuta lago kaj suda Germanio. Walzenhausen estas la plej orienta komunumo de Kantono Apencelo Ekstera. La virina Monaĥejo Grimmenstein formas enklavon de Apencelo Interna en la teritorio de Walzenhausen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,98 km², de kiuj 2,42 km² estas kovritaj de arbaro, 3,67 km² servas por agrikulturo kaj 0,92 km² por setlado. La vilaĝocentro situas sur alteco de 672 m s.m., la plej alta punkto estas la monteto Blasenweid kun alteco de 947 m s.m. kaj la plej malalta punkto situas sur alteco de 509 m s.m. en la setlejo Hof ĉe la limo al Rheineck.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Walzenhausen limas en nordo al Rheineck (SG), al en nordoriento al Sankt-Margreto (SG), en oriento al Au-Heerbrugg (SG), en sudoriento al Berneck (SG), en sudo al Oberegg (AI), en okcidento al Wolfhalden kaj en nordokcidento al Lutzenberg.

Trafiko redakti

Walzenhausen estas ligita al la publika transportreto per la dentorada Montara Fervojo Rheineck-Walzenhausen. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio de Sankt-Margreto tra Walzenhausen al Heiden.

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tamen ĝi pro la montara fervojo bone atingeblas. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 kaj A13 situas en distanco de 3 kilometroj norde en Sankt-Margreto.

Historio redakti

La bieno Walzenhausen estis unuan fojon dokumente menciita en la jaro 1320. Ĝi tiam estis parto de Höchster Mark, al kiu apartenis la tuta regiono inter la rivero Dornbierer Aach kaj Rejno kaj la hodiaŭaj komunumoj Sankt-Margreto, Walzenhausen kaj Altenrhein.[1]

Per la inaŭguro de la reformita preĝejo la 1-an de septembro 1638 Walzenhausen eklezie sendependiĝis de Sankt-Margreto kaj samtempe ankaŭ fariĝis memstara politika komunumo.

Pro ĝia bela situa ek de la 19-a jarcento Walzenhausen transformiĝis al kurac- kaj turismoloko, kiu allogas multajn gastojn ĉefe el Germanio. Pro faciligi al la turistoj atingi la kuraclokon oni konstruis en la jaro 1895 funikularon de Rheineck al Walzenhausen. Tiu funikularo siatempe funkciis per akvoenergio. Oni plenigis la akvujon de la surmonta veturilo per akvo, kaj tiel ĝi tiris la valanveturilon per sia pezo malsupren. En la jaro 1956 oni transformis ĝin al dentoradofervojo.

Famuloj redakti

En Walzenhausen mortis en 1964 hungara kalvinana pastro Sándor Virágh.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti