Wang Chongfang

ĉina Esperantisto

WANG Chongfang, ĉine 王崇芳 (naskiĝis en 1936), estas ĉina emerita mezlerneja instruisto de la angla el la urbo Zhenjiang (provinco Jiangsu), Esperanto-tradukisto kaj la nuntempe plej grava ĉina Esperanto-vortaristo.

Wang Chongfang
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1935 (1935-11-30) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto • vortaristo • tradukisto
vdr
Wang Chongfang subskribas sian vortaron (2007).

Wang studis la ĉinan lingvon en supera lernejo kaj fariĝis anglalingva mezlerneja instruisto. Li krome lernis la rusan, francan kaj japanan lingvojn, kaj iomete scias la latinan.

Esperanta agado redakti

Kiel 17-jarulo Wang aŭtodidakte eklernis Esperanton meze de la 1950-aj jaroj kaj baldaŭ komencis korespondadon kun eksterlandanoj. Unuaj malgrandaj verketoj de li aperis en eksterlandaj gazetoj[1]. Jam frue li notis "utilajn vortojn kaj vivajn, pitoreskajn esprimojn", renkontitajn dum sia abunda legado, sur privata sliparo kaj klasis kaj aranĝis ilin laŭorde kiel suplemento de Plena Vortaro de Esperanto poste de Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

En la 1980-jaroj Wang estis invitita partopreni en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Ĉina Vortaro (EĈV) sub la ĉefkompilado de Zhang Hongfan, traduko de la vorto-trezoro de PIV al la ĉina, aperinta en 1987 (1035 p.).

Samtempe li ekagis kiel tradukisto el la ĉina kaj angla al Esperanto: En 1989 aperis la biografio "Profilo de Zhou Enlai" (el la angla), 1994 "Ĉina ceramiko" kaj 1996 "Analektoj de Konfuceo" (ambaŭ el la ĉina), krome la romano "Kamelo Ŝjangzi".

Li estas granda libroamanto kaj posedas grandan kolekton de Esperantaj kaj fakaj libroj.

Ĉina Esperanto-Vortaro 2007 redakti

De 1993 Wang kompilis la ĝis nun plej ampleksan vortaron ĉina-esperantan (ĈEV), komence sur slipoj, poste per komputilo. Ĝi eldoniĝis fine de 2007 de Ĉina Esperanto-Eldonejo en kunlaborado kun Esperanta Asocio de Guangdong-provinco kaj Esperanta Asocio de Jiangsu-provinco en eldonkvanto de 2.000 ekzempleroj. Kun preskaŭ 100.000 artikoloj sur 1246 paĝoj ĝi estas - kun la granda vortaro germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause aperinta samjare ("Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", 2007) - unu el la plej grandaj vortaroj de la tipo etnolingvo-Esperanto iam ajn aperinta.

Verkoj redakti

 
Granda Vortaro Ĉina-Esperanta
  • 2007: Granda vortaro ĉina-esperanta - omaĝe al la centjara jubileo de enĉinujiĝo de esperanto. Kompilita de Wang Chongfang. [S.l.]: Ĉina Esperanto Eld. 2007, 1246 p. ISBN 978-988-97558-1-2
  • 1993: Homonimoj kaj displitigo de plursignifaj vortoj. En: Studoj pri Esperanto. Pekino 1993, p. 200 - 207

Tradukoj redakti

  • 1996: Kong, Qiu. Analektoj de Konfuceo / el la ĉina trad. Wang Chongfang. 1-a eld. Beijing: Ĉina Esperanto-Eld. 1996, 113 p. ISBN 7-5052-0289-8
  • 1994: Zhao, Hongsheng: Ĉina ceramiko / verkita de Zhao Hongsheng. Trad. de Wang Chongfang. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld. 1994, 223 p. kun multaj ilustraĵoj (el la ĉina) ISBN 7-5052-0087-9 -
  • 1989: Fang, Percy Jucheng. Profilo de Zhou Enlai. Esperantigita de Wang Chongfang. 1-a eld. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld. 1989, 253, 38 p. (el la angla) ISBN 7-5052-0038-0
  • 2022: SUN Wu: La militarto de SUN ZI – 孙 武 著: 孙 子 兵 法. El la ĉina tradukis WANG Chongfang, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2022, 80 p., dulingfa (en la ĉina kaj Esperanto) (= MAS-libro n-ro 285), ISBN 978-2-36960-308-5
  • 2023: [Disĉiploj]: Diroj de Konfuceo. La tria libro de konfuceismo. Elĉinigis WANG Chongfang. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2023, 268 p. (= MAS-libro n-ro 274), ISBN 978-2-36960-324-5

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon (1), vd. sekcion "eksteraj ligiloj".