Wangerland
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
Wangerland - prononco [VANGalant] - estas komunumo en Germanio, ĉe la bordo de la Norda Maro, kiu konsistas el sep sendependaj vilaĝoj: Hohenkirchen, Hooksiel, Horumersiel-Schillig, Oldorf, Tettens, Waddewarden kaj Minsen-Förrien. La komunumo apartenas al la distrikto Friesland en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.
Wangerland | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Friesland | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 04463, 04461, 04425, 04426 | ||||||
Poŝtkodo | 26434 | ||||||
Aŭtomobila kodo | FRI | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03455020 | ||||||
Subdivido | 7 vilaĝoj | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Harald Hinrichs | ||||||
Partio de komunumestro | Nepartia | ||||||
Adreso de la administrejo | Helmsteder Straße 1 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 9149 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 53° 39′ N, 7° 57′ O (mapo)53.657.95Koordinatoj: 53° 39′ N, 7° 57′ O (mapo) | ||||||
Areo | 176 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.wangerland-online.de | ||||||
Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9149 daŭrajn loĝantojn sur areo de 176,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 52 loĝantoj/km². Somere la nombro de la loĝantoj multobliĝas, kiam la komunumo estas inundata de someraj ĉemaraj feriantoj. Ĉiuj sep komunumaj vilaĝoj situas rekte ĉe la maro kaj estas turismaj centroj.