Warren Edward BUFFETTPrudentulo de Omaha (Omaha, 30-an de aŭgusto 1930) estas usona investisto kaj komercisto, miliardulo. Li posedas la investan entreprenon Berkshire Hathaway en 38%, kio valoris - en Marto 2008 - 58 miliardoj da USD. Laŭ usona revuo Forbes, li estas plej riĉa miliardo de la mondo.[1]

Warren Buffett
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1930 (1930-08-30) (93-jaraĝa)
en Omaha
Lingvoj angla
Loĝloko Omaha
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Nebrasko-Lincoln • Columbia Business School • Lernejo Wharton • Woodrow Wilson High School • Universitato KolumbioUniversitato de Pensilvanio • New York Institute of Finance
Subskribo Warren Buffett
Familio
Patro Howard Homan Buffett
Patrino Leila Stahl Buffett
Frat(in)oj Doris Buffett • Roberta Buffett Elliott
Edz(in)o Susan Buffett • Astrid Menks
Infanoj Howard Graham Buffett • Susan Alice Buffett • Peter Buffett
Okupo
Okupo investisto • entreprenisto • akciulo • financisto • ekonomikisto
vdr

Li estas filo de la miliardulo Howard Buffett (kongresano kaj spekulisto) kaj Leila Buffett. Lia avo estis spicokomercisto en Omaha, en kies magazeno laboris Charlie Munger, nuna vicprezidanto de Berkshire Hathaway.

Li eklaboris ĉe brokera entrepreno de la patro – en aĝo de 11 jaroj – kaj en la sama jaro faris li sian unuan sukcesan tranzakcion. Li aĉetis priooritataj akciojn de Cities Services po 38 USD kaj vendis ilin po 40 USD. Post kelkaj jaroj, la akcioj valoris jam 200 USD, tiel li proeterne lernis, ke oni meritas investi en la bonajn entreprenojn nur je longtempo. Li aĉetis en aĝo de 14 jaroj 40 hektarojn da agro, kontraŭ 1200 USD, kiun li ludonis.

Liaj geniaj investoj estis la akiroj de akcioj de The Coca-Cola Company, Gilette, Fruit of the Loom, kaj diversaj aviadilaj kaj asekuraj kompanioj.

Li nevolas heredi grandan monsumon al siaj infanoj, sed volas disdoni sian posedaĵon. Li apogis en 2006 per grandega sumo la fondaĵon de Bill Gates, nome Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-20. Alirita 2022-01-17.