Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Wartburg

Wartburg estas nomo de marko de aŭtomobilo, produktita en la urbo Eisenach de la Germana Demokratia Respubliko. Inter la jaro 1956 kaj la 14-a de aprilo 1991 produktiĝis pli ol 1 600 000 ekzempleroj. Da ili la 1-an de januaro 2015 en Germanio ankoraŭ 7 244 estis registritaj por regula trafika uzo.

Wartburg 353

La nomo venas de la germania mezepoka burgo, kie Marteno Lutero dumtempe vivis.