Wattwil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wattwil (stacidomo).

Wattwil estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8176 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al la komunumo apartenas la municipoj Wattwil, Ricken kaj la setlejoj aŭ kvartaloj Bleiken, Scheftenaŭ, Bunt, Hochsteig, Chrummbach/Heiterswil, Hummelwald, Schönenberg, Steintal, Laad, Ulisbach, Schmidberg kaj Hänsenberg.

Wattwil
Blazono de Wattwil
Stacidomo de Wattwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 17′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 47.28333 °N, 9.06667 °O / 47.28333; 9.06667 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 47.28333 °N, 9.06667 °O / 47.28333; 9.06667 (mapo)
Areo 43,93 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 8188
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wattwil
vdr

Geografio redakti

Wattwil situas en Togenburgo ĉe la bordo de la rivero Turo proksimume en la mezo inter Wil SG kaj Wildhaus.

Trafiko redakti

Wattwil estas fervojnodo de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj. En Wattwil kruciĝas la trajnlinioj de Sankt-Galo tra Rapperswil al Lucerno kaj de Wil SG al Neslaŭ. La komunumo estas ankaŭ la elirhaltejo de diversaj poŝtaŭtolinioj.

Historio redakti

La unua mencio de Wattwil datiĝas el la jaro 897 sub la nomo Wattinwilare (la bieno de Watto). En la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento Wattwil estis signifa centro de tekstilindustrio. Hodiaŭ ankoraŭ multnombraj malnovaj fabrikoj atestas pri tio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti