Wauwil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wauwil (stacidomo).

Wauwil (prononcu: vaŭvil) estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1695 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Wauwil
Blazono de Wauwil
Wauwil vidita ek de la marĉo de Wauwil
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 10′ 59″ N 8° 1′ 0″ O / 47.18306 °N, 8.01667 °O / 47.18306; 8.01667 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 59″ N 8° 1′ 0″ O / 47.18306 °N, 8.01667 °O / 47.18306; 8.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1695
Areo 2,95 km²
Alteco 539 m super marnivelo
Poŝtkodo 6242
Komunumkodo 1146
Mapo de Wauwil
vdr

Geografio redakti

Wauwil situas sude de la monto Santenberg kaj norde de la Marĉo de Wauwil, kiu estis ĝis la jaro 1859 kovrita de la Lago de Wauwil. La vilaĝo komplete kunkreskis kun la setlejoj de la najbara komunumo Egolzwil. Per la sekigo de la Marĉo de Wauwil en la 19-a jarcento la komunumo gajnis multe da kultivebla frukta teritorio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,96 km², de kiuj 10,2% estas kovritaj de arbaro, 71,9% servas por agrikulturo kaj 18,0% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wauwil limas en nordo al Dagmersellen, en oriento al Mauensee, en sudo al Ettiswil, en sudokcidento al Schötz, kaj en okcidento al Egolzwil.

Trafiko redakti

Wauwil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Lucerno.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Dagmersellen al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas tri kilometrojn nordokcidente en Dagmersellen.

Vidindaĵoj redakti

En Wauwil troviĝas arkeologia lernopado en kiu estis rekonstruitaj longdomoj el la neolitiko. En Wauwil jam setlis homoj antaŭ 16000 jaroj, kiel diversaj trovaĵoj pruvis.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wauwil datiĝas el la jaro 1070 kiel Wawile.

Dum mezepoko en Wauwil regis la Habsburgoj. La komunumo apartenis al ties Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la Grafejon Willisau, kiu tiam fariĝis Lucerna voktejo. Inter la jaroj 1450 kaj 1515 la urbo Lucerno akiris ankaŭ la malaltan jurisdikcion pri Wauwil. En la jaro 1798 eksplodis al Helveta Revolucio. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko la komunumo Wauwil apartenis al la helveta distrikto Altishofen. Per la restaŭracio de la jaro 1803 Wauwil estis atribuita la la nova distrikto Willisau de Kantono Lucerno.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti