Wellington Koo

ĉina diplomato (1888–1985)

Vi Kyuin Wellington KOO (ĉine 顾维钧pinjine: Gù Wéijūn; Wade-Giles: Ku Wei-chün; naskiĝis la 29-an de januaro 1887 en Ŝanhajo, Ĉinujo; mortis la 14-an de novembro 1985 en Novjorko, Usono) estis ĉina diplomato kaj reprezentanto dum la Pariza packonferenco (1919).

Wellington Koo
Persona informo
顧維鈞
Naskiĝo 29-an de januaro 1888 (1888-01-29)
en Jiading
Morto 14-an de novembro 1985 (1985-11-14) (97-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Tombo Ferncliff Cemetery vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko ĈinioTajvano vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Sankt-Johana Universitato vd
Partio Kuomintango vd
Familio
Edz(in)o Oei Hui-lan • Juliana Young Koo • May Pao-yu Tong vd
Infanoj Wellington Koo Jr. • Fu-chang Freeman Koo vd
Profesio
Okupo juĝistodiplomatojuristopolitikisto vd
Aktiva en VaŝingtonoParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Ŝanhajo en 1904, transloĝis al Usono kaj tie studis la okcidentan kulturon por helpi Ĉinion kontraŭ imperialismo. Li parolis perfektan anglan kaj interesiĝis pri la pozicio de Ĉinio en internacia socio.

Koo vizitis la universitaton "Saint John" de Ŝanhajo kaj en Usono la universitaton Kolumbio en Novjorko, kie li estis membro de la "societo Philolexiane", literatura kaj diskuta cirklo. En 1912 Koo doktoriĝis pri juro kaj internacia diplomatio ĉe la universitato Columbia. Tuj poste li reiras al Ĉinio por servi tie kiel angla sekretario de la prezidanto. En 1915 Koo estis nomita speciala ĉina sendito al Usono.

En 1919 li estis unu el la ĉinaj delegitoj ĉe la Pariza packonferenco. Antaŭ la okcidentaj potenculoj kaj Japanio li postulis, ke Japanio redonu la provincon Ŝandongo al Ĉinio.

Bibliografio redakti

  • Craft, Stephen G. V.K. Wellington Koo and the Emergence of Modern China. Lexington: University Press of Kentucky, 2003.

Eksteraj ligiloj redakti