Wesley SNEIJDER (prononco [ˈʋɛsli ˈsnɛidər] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, naskiĝis la  9-an de junio 1984(nun 1984-06-09) en Utrecht, do nun 39-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "10". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "14"), en kiu la nederlanda teamo estis tute nesukcesa, kaj en la Futbala Mondpokalo 2014 (ĉemiza numero denove "10"), en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion, li partoprenis.

Wesley Sneijder
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1984 (1984-06-09) (39-jaraĝa)
en Utreĥto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)oj Rodney Sneijder • Jeffrey Sneijder
Edz(in)o Yolanthe Sneijder-Cabau
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Wesley Sneijder en 2006