West Midlands Metro

West Midlands Metro (angle West Midlands Metro) estas sistemo de malpeza trajno/tramo en la distrikto West Midlands, Anglio. La reto havas 33 haltejojn kun totalo de 23 km da trako; ĝi nuntempe konsistas el ununura itinero, Linio 1, kiu funkcias inter la urboj Birmingham kaj Wolverhampton tra la urboj Bilston, West Bromwich kaj Wednesbury, sur miksaĵo de iamaj fervojaj linioj kaj urba surstrata veturado. La sistemo estas posedata fare de la publika instanco "Transport for West Midlands", kaj funkciigata fare de "Midland Metro Limited", firmao tute posedata de "West Midlands Combined Authority".

West Midlands Metro
Tramo ĉe finhaltejo Edgbaston Village
Tramo ĉe finhaltejo Edgbaston Village
rapidtramo
Ĝeneralaj informoj
Loko Birmingham, Sandwell, Wolverhampton
 Anglio
Transportsistema speco tramo, malpeza trajno
Komenco de trafiko 30-a de majo 1999
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 23 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 29 CAF Urbos 3
Nombro de stacioj 33
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Transport for West Midlands
Transportisto Midland Metro Limited
vdr
Skema mapo


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti