Wettswil ĉe Albis

komunumo de Svislando

Wettswil ĉe Albis (germane: Wettswil am Albis) estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4234 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Wettswil ĉe Albis
Blazono de Wettswil ĉe Albis
Rigardo al Wettswil kaj Uetliberg; foto de Dietrich Michael Weidmann
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 20′ 20″ N 8° 28′ 29″ O / 47.33889 °N, 8.47472 °O / 47.33889; 8.47472 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 20″ N 8° 28′ 29″ O / 47.33889 °N, 8.47472 °O / 47.33889; 8.47472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4234
Areo 3,77 km²
Alteco 563 m super marnivelo
Poŝtkodo 8907
Komunumkodo 0014
Mapo de Wettswil ĉe Albis
vdr

Geografio redakti

Wettswil situas okcidente de Uetliberg, la plej alta pinto de la montoĉeno Albis, ĉe la bordo de la rivero Reppisch, kiu estas ĝia limo kun Stallikon.

Trafiko redakti

Wettswil ĉe Albis apartenas al la Zurika Trafik-Unio. La stacidomo Bonstetten-Wettswil troviĝas proksime de la komunumlimo sur la teritorio de Bonstetten, de kie la centro de la vilaĝo Wettswil ĉe Albis estas kun poŝtaŭtobuso en malmultaj minutoj atingebla. Tra la montpasejo Waldegg en proksimume 20 minutoj oni atingas per poŝtaŭtobuso la centron de Zuriko.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wettswil ĉe Albis datiĝas el la jaro 1184 kiel Wettesweilare. La vilaĝo estas supozeble fondita de alemano post la kolapso de la Romia Imperio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti