Wexford (de la norena lingvo: Veisafjǫrðr, en jola: Weisforthe,[1] en irlanda: Loch Garman[2]) estas la distrikturbo de Distrikto Wexford, Irlando. Ĝi estas situanta proksime de la sudorienta pinto de Irlando, proksime al Rosslare Europort. La urbo estas ligita al Dublino pere de la ŝoseo M11/N11 kaj de la nacia relreto (fervojo). Ĝi havas populacion de 18,163 laŭ la censo de 2006.

Ĉefa strato
Blazono

Historio redakti

 
Ruinoj de Abatejo Selskar, Wexford.

Wexford kuŝas sur la suda flanko de Wexford Harbour, la estuaro de la rivero Slaney. Laŭ loka legendo, la urbo ricevis sian irlandan nomon, Loch Garman, de juna viro nomita Garman Garbh kiu estis dronita ĉe la vadejoj ĉe la buŝo de la Slaney per inundakvoj liberigitaj fare de sorĉistino. La rezulta lago estis tiel nomita, Lago de Garman. La urbo estis fondita fare de la vikingoj en proksimume 800 p.K. Ili nomis ĝin Veisafjǫrðr, fjordo de la ŝlimgrundoj kaj la nomo ŝanĝiĝis nur iomete al ĝia nuna formo. Dum proksimume tri cent jaroj ĝi estis vikinga urbo, urboŝtato, plejparte sendependa kaj ŝuldante nur impostojn al irlandaj reĝoj de Leinster.

Tamen, en majo 1169 Wexford estis sieĝita fare de Dermot MacMurrough, reĝo de Leinster kaj de lia normanda aliancano, Robert Fitz-Stefano. La norenaj loĝantoj rezistis furioze, ĝis la Episkopo de Ferns persvadis ilin por akcepti kompromison kun Dermot. Wexford estis Oldangla setlejo en la Mezepoko. Malnova dialekto de la angla, konata kiel jola, estis parolita unike en Wexford ĝis la 19-a jarcento.

La Distrikto Wexford produktis fortan subtenon por Konfederacia Irlando dum la 1640-aj jaroj. Ŝiparo de konfederaciaj korsaroj estis bazita en Wexford-urbo, konsistante el maristoj de Flandrio kaj Hispanio same kiel el lokaj viroj. Iliaj ŝipoj rabis ŝarĝojn de anglaj parlamentanoj, kaj havigis kelkajn el la rimadoj por la konfederacia registaro en Kilkenny. Kiel rezulto, la urbo estis detruita fare de la Anglaj Parlamentanoj dum la konkero de Irlando fare de Cromwell en 1649. Multaj el ĝiaj loĝantoj estis mortigitaj kaj multe de la urbo estis bruligita.

La Distrikto Wexford estis la centro de la ribelo de 1798 kontraŭ la angla regado. Wexford-urbo estis tenita fare de la ribeluloj dum la batalado kaj estis la sceno de fifama masakro de lokaj lojaluloj de la Society of United Irishmen (Unuecaj Irlandanoj), kiuj estis ekzekutitaj sur la ponto en la urbocentro.

Redmond Square, ĉe la stacidomo, festas la pli aĝan John Edward Redmond (1806-1865) kiu estis liberala parlamentano por la urbo de Wexford. La surskribo diras: " mia koro estas kun grandurbo de Wexford. Nenio povas estingi tiun amon sed la malvarman grundon de la tombo." Lia nevo William Archer Redmond (1825-1880) sidis kiel parlamentano en la Home Rule Party de Isaac Butt de 1872 ĝis 1880. La pli juna John Redmond, filo de William Archer Redmond estis sindona partiano de Charles Stewart Parnell kaj gvidanto de la Irlanda Parlamenta Partio ĝis sia morto en aprilo de 1918. Li estas enterigita en la panteono de la familio Redmond, en la Tombejo de St. John, la strato de Supra Skt. Johano. Redmond Park estis formale malfermita en 1931 kiel monumento al Willie Redmond, pli juna frato de John Redmond. Li ankaŭ estis ano de la Irland Parliamentary Party kaj estis mortigita en 1917 servante kun la 16-a (irlanda) divizio ĉe la Okcidenta fronto dum la atako al Mesineso, kie li estis entombigita. Willie Redmond sidis kiel parlamentano de Parnellite por Wexford de 1883 ĝis 1885.

Aktualo redakti

La sukceso de Wexford kiel haveno malaltiĝis en la 20a jarcento, pro la konstanta sabloŝanĝo de la Haveno de Wexford. Ĉirkaŭ 1968 ĝi estis iĝinta neuzebla por pluteni utiligebla la kanalon el la havenenirejo al la kvajoj por gastigi la plej grandajn ŝipojn de tiu epoko, kaj tiele la haveno fermiĝis. La haveno estis tre grava por la loka ekonomio, kaj la karbo estis la plej grava importaĵo dum agrikultura maŝinaro kaj greno ĉefaj eksportaĵoj. La haveno estas nune uzata nur de mitulaj kaptaparatoj kaj plezurŝipoj. Komence de la 20a jarcento oni konstruis novan havenon ĉirkaŭ 20 km sude, ĉe Haveno Rosslare, nune konata kiel Rosslare Europort. Tiu estas haveno de profundaj akvoj sen problemoj pro tajdoj aŭ marfluoj. La grandaj ŝipoj nune uzas tiun havenon kaj la iama haveno de Wexford estas uzata nur por fiŝboatoj klaj plezurboatoj.

 
Wexford

Notoj redakti

  1. Latham, Robert Gordon. The English Language: Volume 1. Walton and Maberly, 1855. Page 426-427.
  2. Placenames Database of Ireland