La Oceanic Steam Navigation Company (“Oceana vaporŝip-navigada kompanio”), pli konata kiel White Star Line (“Blankostela linio”), estis signifa ŝipposeda kaj ŝipfareja firmao el Liverpool, Britio. Fondita en 1845, la linio funkciigis aron de rapidŝipoj, kiuj velis inter Eŭropo kaj Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, transportante personojn kaj ŝarĝojn. Ties plena historio estas akompanata de multaj akcidentoj kaj malfeliĉoj. Nelaŭdinte famiĝis precipe ties oceanekskursoŝipo RMS Titanic kaj ties fratina ŝipo HMHS Britannic, dronigita en la unua mondmilito.

White Star Line
negocoŜipveturiga kompanio vd
Dum 1845 - 1934
Sekvanto Blue Star Line
Jura formo filio
Sidejo Kimrio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Posedata de International Mercantile Marine Company • Royal Mail Steam Packet Company vd
Posedataj kompanioj RMS Titanic • SS Vedic • HMHS Britannic • RMS Olympic • SS Adriatic • RMS Adriatic • SS Baltic • SS Laurentic • SS Arabic • SS Celtic • SS Laurentic • SS Athenic • RMS Baltic • SS Britannic • RMS Celtic • SS Suevic • SS Canopic • SS Megantic • SS Corinthic • SS Cymric • SS Doric • SS Haverford • SS Naronic • RMS Teutonic • RMS Atlantic • MV Georgic • RMS Homeric • SS Belgic • SS Republic • RMS Oceanic • RMS Majestic • Oceanic • SS Traffic • SS Gallic • SS Asiatic • SS Tropic • MV Brisbane Star • SS Calgaric • SS Coptic • SS Doric • SS Gaelic • SS Magnetic • SS Tauric • SS Traffic • SS Delphic vd
vdr
La flago de kompanio

La firmao pli poste transloĝiĝis en Londonon. En 1934, White Star kunfalis kun ĝia ĉefrivalo, Cunard Line, kaj funkciigis kiel Cunard-White Star Line ĝis 1950. Cunard Line tiam funkciigis kiel aparta unuo ĝis 2005, kaj nun estas parto de Carnival Corporation & plc. Kiel daŭrantan memorigilon de la White Star Line, modernaj Cunard-ŝipoj uzas la esprimon “white star service” por priskribi la nivelon de klientoprizorgo kiun la firmao postulis de siaj dungitoj.