White WATSON (naskiĝis la 10-an de aprilo 1760 en Sheffield, mortis la 8-an de aŭgusto 1835 en Bakewell) estis frua angla geologo, skulptisto, ŝton-masonisto kaj ĉizisto, marmoristo kaj negocisto de mineraloj. Same kiel multaj instruitaj samtempuloj, li estis sperta pri nombro da artaj aŭ sciencaj fakoj, fariĝante verkisto, poeto, ĵurnalisto, instruisto, botanikisto kaj ĝardenisto same kiel geologo kaj mineralogo. Li tenis ampleksajn taglibrojn kaj krokiz-blokojn de siaj observoj pri geologio, fosilioj kaj mineraloj, flaŭro kaj faŭno, kaj publikigis malmultan sed signifan kaj influan nombron da geologiaj artikoloj kaj katalogoj. Kiel artisto li estis bone konata loke pro siaj siluetoj, ambaŭ per papero kaj marmoraj inkrustaĵoj.

White Watson
Mem-silueto
Mem-silueto
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1760 (1760-04-10)
en Sheffield
Morto 8-an de aŭgusto 1835 (1835-08-08) (75-jaraĝa)
en Bakewell
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo skulptistogeologomasonistokomizo
vdr

Vivo redakti

1760-1800 redakti

Watson naskiĝis en Whitely Wood Hall, (Whiteley Woods),[1] apud Sheffield, la 10-an de aprilo 1760. Lia patro estis Samuel Watson, fabrikisto de muelŝtonoj de Baslow, Derbyshire, lia patrino Martha White (de kie devenas lia nekutima antaŭnomo). La praavo de Watson, Samuel Watson, kaj lia avo, ankaŭ Samuel Watson, estis skulptistoj kaj ŝton-masonistoj dungitaj en la rekonstruado de Chatsworth House inter 1687 kaj 1706. Daŭrigante la familian tradicion, en postaj jaroj White Watson ankaŭ laboris por la bieno de Chatsworth.

 
Transa sekcio de geologio de Derbyshire farita el sekcioj de rokoj fare de White Watson. Nun en Muzeo de Derby
 
Henry Watson 1714?-1786 - bildo datiĝanta de ĉ. 1800

Dum li ankoraŭ estis infano, Watson ekinteresiĝis pri mineraloj kaj fosilioj, kaj komencis sian propran kolekton samtempe provizante la butikon de sia onklo per vendotaj specimenoj. Lia onklo, Henry Watson, estis skulptisto de marmoro en Bakewell kaj Ashford-in-the-Water ekde la fruaj 1750-aj jaroj, kaj li konstruis kaj posedis hidraŭlikan marmor-muelejon en Ashford-in-the-Water.[2] Henry Watson estis grandparte respondeca en la fondado de negoco de la tieaj fluorito "Blue John" kaj Nigra marmoro de Ashford, kaj provizis per belega nigra kaj blanka marmora planko la Grandan Halon de Chatsworth House en 1779.[2] Forlasinte lernejon de Sheffield kiam li estis 14-jaraĝa, White Watson ekloĝis ĉe sia onklo, kaj estis lia metilernanto la 31-an de majo 1774. Laŭ lia propra katalogo , nun konservita en Biblioteko de Sheffield, li formale komencis sian kolekton de fosilioj kaj marmoroj la saman jaron. En 1782 li reklamis sian negocon kiel skulptisto kaj gravuristo, helpante sian onklon prizorgi la komercon.

Eble inspirita de la de geologo John Whitehurst diagramoj el 1782 de stratumoj en la areo de Matlock, Derbyshire, en 1785 Watson prezentis al Whitehurst diagraman 'Tabulon', 'Sekcio de Monto en Derbyshire', farita el specimenoj de la rokoj mem. Ĉi tiu noveca metodo de ekspono ne nur montris fruan komprenon de la nova scienco de geologiaj stratumoj sed ankaŭ formis la unuan provon dokumenti la stratuman strukturon de Derbyshire kiel tuton male al strukturoj de specifaj lokoj kiujn Whitehurst havis. Dum sia tuta vivo, Watson produktis ĉirkaŭ 100 tiajn tabulojn, akompanitajn de klarigaj flugfolioj, kaj liaj artikoloj enhavas krokizojn por multe pli. Bedaŭrinde plejparto de ĉi tiuj tabuloj estas nun ne spureblaj, kvankam oni scias ke ĉirkaŭ kvindek plu ekzistas.

Henry Watson mortis en 1786, kaj la komerco de Ashford-in-the-Water estis tiam vendita. Ekde tiam, White Watson fariĝis finpretigisto de marmoro - dum multaj jaroj konsiderinda parto de lia komerco konsistis el tomboŝtonoj kaj preĝejaj monumentoj el marmoro[3] - kaj negocisto de specimenoj de fosilioj kaj mineraloj el sia propra lokalo en Bakewell kiun li konservis kiel butiko kaj muzeo por sia kolekto ĝis sia morto. White Watson estis ĉefe respondeca pri la populara komercado de verkoj produktitaj el Marmoro de Ashford – kalkoŝtono impregnita de bitumo, kiu donas ĝian poluritan nigron.

En la fruaj 1790-aj jaroj Watson kunlaboris kun William Martin (1767–1810) pri ilustrita katalogo de Karboniaj Kalkoŝtonaj fosilioj de Derbyshire. Watson sensukcese provis trovi financadon por tia publikaĵo ekde 1790, kaj produktis unu-paĝan ' Prospectus of a Catalogue and Description of Derbyshire Fossils ' detalante la proponon (nun en Centra biblioteko de Sheffield) tiun jaron (dua samtema prospekto, kune kun Martin, datiĝas de 1792). Tamen, post kiam ili komencis kunlabori pri la projekto kaj sukcesis trovi la necesan financadon por publikigi, Martin komencis produkti propran partopagon ekde 1793, uzante la de Watson tekst-kontribuojn kaj liajn akompanajn gravuraĵojn kun preskaŭ neniu kredito donita. Rezulte, la duopo fine kverelis, kaj Martin republikigis la serion sub sia propra nomo kiel Volumon I de Petrificata Derbiensia en 1809 tute ne donante ian ajn krediton al Watson.

Watson estis elektita Ano de la "Linea Societo".[1] en 1795, kaj restis membro ĝis sia morto. Li ankaŭ estis membro de Filozofia Societo de Derby ekde 1800, nomumita de Georgiana Cavendish, Dukino de Devonshire, kaj membro de la Brita Mineralogia Societo.

En 1798 li refaris groton en la bieno de Chatsworth House en kristalan kavernon kovritan de fosilioj, je la kosto de 110 pundoj 19 ŝilingoj.[4] (Noto: la nuna groto estas posta konstruaĵo el la 1830-aj jaroj kaj ne la verko de Watson). Sekvante ĉi tion, li plu laboris por la Bieno de Chatsworth. Komence dungita dum kvin semajnoj inter aprilo kaj junio 1799 por katalogi kaj aranĝi la gravan mineralan kolekton komencitan de Georgiana, Dukino de Devonshire, poste parte loĝata en Chiswick, li ankaŭ aranĝis la mineralan kolekton de Henrietta Ponsonby, Grafino de Bessborough (fratino de Georgiana) en Cavendish Skvaro samtempe.

1800-1835 redakti

Watson estis poste komisiita en 1804 por la cetero de la kolekto de Georgiana, la Minerala kolekto de Chatsworth, aldonante konsiderindan nombron da pecoj dum tiu tempo kaj plue profundigante sian komprenon de la malsamaj tipoj de rokoj kaj mineraloj kaj ties interrilatoj. Ĉi tiam, Watson estis ioma famulo en rondoj de natura historio, kaj ofte akceptis vizitantojn al sia kolekto en la Bandomo de Bakewell, kie li ankaŭ loĝis kaj servis kiel intendanto de la Banoj. Unu el tiuj ĉi vizitantoj, J. Hunter skribis pri Watson en sia Collectiana Hunteriana (1804) 'S-ro Watson estas iomete sub la meza staturo kun plata vizaĝo, estas fraŭlo kaj trinkas sian glason da alkoholo kun akvo en la Gastejo en Bakewell ĉiuvespere' . Aliaj notindaj vizitantoj, korespondantoj aŭ aĉetantoj de specimenoj aŭ kolektoj tra la jaroj inkluzivis Lordon Denman, Siron Joseph Banks, William Buckland, Erasmus Darwin kaj James Sowerby, same kiel la notindan francan mineralogon Alexandre Brongniart.

En 1808 Watson edziĝis kun Ann Thorpe, 29-jaraĝa, el Buckminster, Leicestershire, kiu estis parenco de Sir Isaac Newton. Pli frue samjare li produktis tabulon montranta detalan trans-sekcion de la stratumoj de Derbyshire laŭ linio el Buxton al Bolsover, kiun li donacis al la Duko de Devonshire la 20-an de februaro 1808. Ekde 1810 Watson faris nombron da tabuloj de ĉi tiu sekcio, grandparte en la skalo de 1/2 colo por mejlo aŭ unu colo por mejlo, kaj surbaze de ĉi tiuj publikigis gravan fruan verkon pri la geologio de Derbyshire 'The Delineation of the Strata of Derbyshire' en 1811. Malgraŭ la fakto ke ili estis ellaboritaj dum frua kaj iom primitiva etapo de la scienco pri geologio, estas rimarkinde kiel precizaj estis tiuj ĉi sekcioj, priskribante sinsekvon de 36 stratumaj niveloj en rokoj de Derbyshire per longa faldebla trans-sekcio de preskaŭ la tuta larĝo de Derbyshire. Ekde tiam, la tabuloj, krokizoj kaj notoj de Watson klare montras ke li konsciis pri kaj konsentis kun la geologiaj teorioj kaj klasifikado de rokoj de Abraham Werner, kaj ' The Delineation ' inkluzivas kelkajn diskutojn pri teorioj de Werner. La personaj artikoloj de Watson el 1800 inkluzivis ' A catalogue of a systematic collection of fossils arranged according to Mr Werner's system '.

Nombro da aliaj sekcioj laŭ malsamaj linioj trans Derbyshire estis publikigitaj inter 1813 kaj 1831, kune kun multnombraj laŭlokaj geologiaj sekcioj de Pintoj kaj Klifoj kiel Mam Tor. Broŝuro de 1813 'Section of Strata in the Vicinity of Matlock Bath', argumentis kontraŭ John Farey (1766–1826), samtempula termezuristo kaj geologo kiu estis produktinta geologian mapon, ' A General View of the Agriculture and Minerals of Derbyshire ' frue en 1811 (antaŭa al ' Delineation ' de Watson). Laborante sendepende kun malmultaj aliaj informoj ol tio kion ili mem observis, Watson kaj Farey konsiderinde malkonsentis[1] pri la detaloj de la geologia strukturo de Derbyshire, kaj Watson prave konsciis ke la montaj pejzaĝoj de Derbyshire estis kaŭzitaj de subgrunda vulkana ago male al la aserto de Farey ke ili estis formitaj de 'satelita altiro de supre' . Tamen, ajna malakordo pri personaj teorioj aŭ akuzoj fare de Farey pri alproprigo de ideoj ne malebligis al ili pridiskuti siajn trovaĵojn dum nombro da renkontiĝoj en Bakewell ĉirkaŭ 1811.

En 1825, la jaron de la morto de Ann, la profesia vizit-karto de Watson montris ke li ' faras monumentojn, tombojn ktp., donaj lecionojn de geologio kaj mineralogio kaj provizas kolektojn, donas informojn al antikvaĵistoj kaj amuziĝon al Botanikistoj '. Probable samjare, Watson produktis nekutiman cirklan stratuman diagramon ' A DELINEATION of the ten deepest STRATA as yet discovered in the MINERAL DISTRICTS of DERBYSHIRE' . En tiu ĉi la geologiaj stratumoj estas ordigitaj en preskaŭ samcentraj cirkloj eksteren, de la plej maljunaj rokoj en la centron ĝis la plej junaj rokoj en punktoj ĉirkaŭ la rando markitaj per la diversaj nom-lokoj en Derbyshire kie la stratumoj estis notitaj. Ĉi tiuj punktoj kuŝas je malsamaj distancoj de la centro laŭ la komplekseco de la stratumo en tiu punkto.

Pli poste dum sia vivo, Watson elfaris plibonigojn al Banoj de Bakewell, lia rezidezo, por la Duko de Rutland, kiu volis fari el Bakewell laŭmodan banurbon. Kvankam tiu ĉi projekto fine malsukcesis, Watson estis respondeca pri la Ban-Ĝardenoj kiuj estis aranĝitaj en la urbo kiel parto de la skemo, kaj ĉi tiuj aranĝoj grandparte plu ekzistas hodiaŭ.

malgraŭ ĉiuj tiuj laboroj, Watson ĉiam havis ŝuldojn, kaj li mortis ankoraŭ baraktante por pagi siajn fakturojn vendante multon de sia fosilia kolekto.[5] Kiel Ford notas pri lia plu-ekzistanta kont-libro el 1796-1833 ' se la registraĵoj vere estas plena registro de liaj enspezoj kaj elspezoj li ofte estis proksima al bankroto! '.

White Watson mortis en Bakewell la 8-an de aŭgusto 1835, kaj estis entombigita en la tombejo de Bakewell. Li ne havis infanojn.

Plu ekzistantaj verkoj redakti

 
White Watson prezentiĝas en Muzeo de Derby per QR-kodo por ebligi al vizitantoj legi la Vikipedian artikolon pri li

Liaj kolektoj estis disigitaj kaj venditaj post lia morto. Tamen, ekzemploj de liaj marmoraj kaj kalkoŝtonaj verkoj plu ekzistas en la tombo de la familio Foljambe en Preĝejo de Bakewell, plato en St George's Chapel, Windsor por Georgo la 3-a de 1789 kaj la konataj restantaj geologiaj tabuloj. Liaj tabuloj de 'Sekcio de Monto en Derbyshire' kaj 'Sekcio de la kurioza kurblinia Stratumo en Ecton Hill' estas nun en Muzeo de Derby, same kiel nombro da aliaj.[6] Aliaj plu ekzistantaj tabuloj, inkluzive de samtempulaj kopioj de tiuj en Muzeo de Derby, estas en la Muzeo pri natura historio de Londono (Natura Historio), Londono, Muzeo de Universitato de Oksfordo, Chatsworth House, Muzeo de Manchester kaj Muzeo de Leicester. La manuskripta katalogo de la Minerala Kolekto de Chatsworth fare de Watson estas ankoraŭ konservita en Chatsworth House, kune kun multaj el la specimenoj kiujn li provizis por la kolekto. Malgraŭ jaroj da malatento, la kolekto mem, inkluzive de multaj el la propraj specimenoj de Watson, estis grandparte restaŭrita en Chatsworth House post pli ol 10 jaroj da diligenta restaŭrado fare de Russell Societo.[4] Katalogo de la Eksteraj Karakteroj de Fosilioj, fare de White Watson (Membro de la Linea Societo) Bakewell, Derbyshire. 1798 ', trovita dum tiu ĉi restaŭrado, estas ankaŭ konservita de Chatsworth House. Liaj taglibroj de 1780-1831 estas en la Kolekto Bagshawe en Urba Biblioteko de Sheffield, kune kun liaj katalogoj de fosilioj. Aliaj privataj artikoloj, notoj kaj krokizoj, kune kun multa materialo por sed ekstra al publikigitaj volumoj, estas konservitaj en Biblioteko de Sheffield kaj Biblioteko de Derby, kaj albumo de preparaj siluetoj de 1806 estas ankaŭ en Biblioteko de Derby.

Publikaĵoj redakti

- malkompleta listo de publikigitaj verkoj krom tiuj akompanantaj klarigojn por sekcioj kaj mapoj -

  • Observations on Bakewell, post-1798
  • A Catalogue of a Collection of Limestones, 1803
  • A Catalogue of a Collection of Limestones, 1805
  • A Catalogue of a Collection of Limestones, 1805
  • A Catalogue of a Collection of Fossils, 1805
  • A Delineation of the Strata of Derbyshire, 1811. Republikigita, 1973. ISBN 0903485060
  • A Collection of Poems, 1812 (akompanonta la Delineation supre)
  • A Section of the Strata forming the Surface in the Vicinity of Matlock Bath in Derbyshire, 1813
  • On Entrochal Marble, unu-paĝa flugfolio, 1826
  • A Theory on the Formation of Mineral Veins, unu-paĝa flugfolio, 1827
  • A Description of Slickensides, unu-paĝa flugfolio, 1829
  • Observations on Prismatic Gritstone, unu-paĝa flugfolio, 1833

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Ford, Trevor D., 'White Watson's Tablets', Geology Today 14:1 (1998), 21-25
  2. 2,0 2,1 Cooper, Michael P. (2005-04-30). “The Devonshire Mineral Collection of Chatsworth House”, Mineralogical Record. 
  3. Gunnis, R., Dictionary of British Sculptors 1660-1851, 1953
  4. 4,0 4,1 'The Devonshire Mineral Collection of Chatsworth House: an 18th Century Survivor and it's Preservation', Michael P Cooper, 2005
  5. Riley and Torrens 1980
  6. Newsletter of the Geological Curators Club Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, Vol 1, No. 8, 1976.

Ĉiuj aliaj referencoj el:

  • The Derbyshire Archaeological Journal, 1889
  • Ford, Trevor D. 'White Watson and his Geological Sections', Proceedings of the Geologist's Association, vol 71 part 4, 1960. Paper received by the Association 09.05.1958
  • Ford, Trevor D. 'White Watson: Pioneer Derbyshire Geologist', Bulletin of the Peak District Mines Historical Society, Vol.1 No.7 (oktobro 1962), pp. 27–37.

Eksteraj ligiloj redakti