Wieluń

urbo en nuntempa Pollando

Wieluń estas urbo en vojevodio Lodzio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Wieluń en distrikto Wieluński. Ĝi havas preskaŭ 26.000 loĝantojn. Apartenis al urboj de la Krono de la Regno de Pollando.

Wieluń

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbosetlejo
Wieluń (Pollando)
Wieluń (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Wielunia
Provinco Lodzio
Distrikto Distrikto Wieluński
Komunumo Komunumo Wieluń
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1217-1218
Urborajtoj 1283
Koordinatoj 51° 13′ N, 18° 34′ O (mapo)51.222518.573888888889Koordinatoj: 51° 13′ N, 18° 34′ O (mapo)
Areo 16,9 km²
Loĝantaro 24453 (en 2004)
Loĝdenso 1 446,9 loĝ./km²
Poŝtkodo 98-300
Telefona antaŭkodo 43
Aŭtokodo EWI
TERYT 1101217094
Estro Paweł Okrasa
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Kazimierza Wielkiego 1
Retpoŝto de estraro majcher.m@um.wielun.pl
Poŝtkodo de estraro 98-300
Telefono de estraro 43 886-02-28
Fakso de estraro 43 843-80-31
Poŝto de estraro um.wielun@um.wielun.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Adelebsen
(Germanio) Osterburg (Altmark)
Komunuma retejo http://www.um.wielun.pl
vdr
La bombatakoj de Luftwaffe farataj de germanaj bombaviadiloj Junkers Ju 87 Ju 87 B dum la Bombado de Wieluń, la 1an de septembro 1939

La urbo estas konate de la Bombado de Wieluń - serio da aeratakoj de Luftwaffe kontraŭ la pola urbo Wieluń la 1-an de septembro 1939. La atakoj estis farataj de bombaviadiloj Ju 87B. Aviadilatakoj okazis subite, sen deklaro de milito fare de Germanio. Ĝia rezulto estis detruo de konstruaĵoj en 75%, kun malsanulejo kaj antikvaj konstruaĵoj. Tio estas montrata kiel ekzemplo de bruteco kaj senkaŭza teroro de germana aviado.

Oni akceptas, ke la bombado de Wieluń estis la unua atako kontraŭ civilaj celoj, kaj la batalo de Westerplatte la unua atako kontraŭ militistaj celoj. Ambaŭ eventoj okazintaj sojle de la invado en Pollandon komencis la Duan Mondmiliton.

La detruita centro de la urbo post la bombado fare de germana Luftwaffe en la unua ago de la Dua Mondmilito nokte je la 4 hor 40 minutoj - la 1an de septembro 1939, do fakte tie ĉi komencis la 2-a Mondmilito, la foto el la kolekto de la Muzeo de Wieluń-Tero
La detruita centro de la urbo post la bombado fare de germana Luftwaffe
Wieluń, la katolika preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo la 1an de septembro 1939 estis bombita fare de la germana Luftwaffe kaj en la jaro 1940 germanoj per dinamito tuteksplodis la restojn de la preĝejo
Sinagogo kaj hospitalo en Wieluń tute detruita fare de la germana Luftwaffe en la unua ago de la Dua Mondmilito dum la Bombado de Wieluń

Bombado de Wieluń redakti

La 1-an de septembro 1939, la urbo estis bombita fare de la germana Luftwaffe en la unua ago de la Dua Mondmilito. La plej grandan parton el la urbocentro estis detruita de germanaj bombaviadiloj, inkluzive klare markita malsanulejo kaj historia gotika katolika preĝejo de la Ĉefanĝelo Miĥaelo (vidu la apudan foton), ankaŭ tute detruita estis la loka sinagogo (vidu la suban foton), kaj mortbatis preskaŭ 1.300 civilulojn. Tri kvaronoj de la urbo estis detruitaj (vidu la apudan foton). La viktimindico estis pli ol dufoje kiel maksimumo kiel Gerniko[1]. Dum la bombado ne troviĝis polaj armeaj taĉmentoj en la urbo.

Partneraj urboj redakti

Konindaj personoj ligitaj kun la urbo redakti

Referencoj redakti

  1. We must not forget the real causes of the war, Norman Davies, The Independent, 29 August 2009