Wiener Neustadt

komunumo en Malsupra Aŭstrio
Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.

Wiener Neustadt [vi:ner nojŝtat] (hungare Bécsújhely [be:ĉujhej] aŭ Bécsi Újváros) estas urbo en la nordokcidenta parto de Aŭstrio, sude de Vieno, en Malsupra Aŭstrio, ĉe la bordo de rivero Fischa, kun ĉirkaŭ 38.000 loĝantoj. La urbo estas grava fervoja punkto.

Wiener Neustadt
statuturbo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • planurbo • urbo • katastra loĝloko de Aŭstrio • distrikto de Aŭstrio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 461  (2017) [+]
Loĝdenso 730 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 49′ N, 16° 15′ O (mapo)47.81666666666716.25Koordinatoj: 47° 49′ N, 16° 15′ O (mapo) [+]
Alto 265 m [+]
Areo 60,94 km² (6 094 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Wiener Neustadt (Malsupra Aŭstrio)
Wiener Neustadt (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Wiener Neustadt
Wiener Neustadt
Situo de Wiener Neustadt
Wiener Neustadt (Aŭstrio)
Wiener Neustadt (Aŭstrio)
DEC
Wiener Neustadt
Wiener Neustadt
Situo de Wiener Neustadt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wiener Neustadt [+]
vdr
La monaĥejo el la 13-ajc. Ĝi apartenis al dominikanoj, nun muzeo.

Ĝin fondis la Babenberga duko Leopoldo la 5-a 1194. Wiener Neustadt akiris urbajn rajtojn en 1277 kaj tiutempe havis faman monfarejon. La floranta epoko de la urbo estis en la 15-a jarcento, kiam ĝi estis sidejo de Frederiko la 3-a, romia kontraŭ-imperiestro. La urbo tiel ekmalgraviĝis en la 17-a jarcento, ke oni malpermesis la elmigradon per imperiestra dekreto.

La urbo havis ekde la 13-a jarcento fortikaĵon, el kiu restis nur unu turo (el tri), kiu servas nun kiel muzeo (turmenta turo). Aliaj gravaj konstruaĵoj estas la katedralo el la 13-a jc. (Liebfrauenkirche), iama jezuita kolegio (1737–1743, nun muzeo), la fortikaĵo el la 13-a jc, kie naskiĝis la german-romia imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459–1519) kaj kie troviĝas lia tombo. Gravas ankaŭ la Neukloster (Nova Monaĥejo) kun preĝejo el la 13-a jc.

En la fortikaĵo funkciis inter 1752–1919 kaj ekde 1958 denove la Militara Akademio de Maria Teresia. Tie estis enprizonigitaj la juĝitoj de la Wesselényi-komploto: Péter Zrínyi, Ferenc Frangepán, pli poste Ferenc Rákóczi la 2-a.

En la urbo funkcias ankaŭ Teknika Altlernejo, isntrua instituto por handikapuloj.

Ekde 1958 troviĝas en la urba centro la Esperanto-Park.

Famuloj redakti

En Wiener Neustadt mortis hungara historiisto Gyula Miskolczy. Tie ĉi naskiĝis la nehungara aktoro Karl Merkatz.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retpaĝo: www.wiener-neustadt.at germane