Viena Pordo (germane Wiener Pforte) [Viner Pforte] estas la nomo de la trarompo de Danubo ĉe la rando de Viena Arbaro en la ebenaĵo de Viena Baseno. Viena Pordo situas ĉe la nordokcidenta rando de Vieno kaj estas formita de la dekliva Leopoldomonto (germane Leopoldsberg) [425 m] je la dekstra kaj Bisammonto (germane Bisamberg) [358 m ] je la maldekstra bordo de la Danubo. Ne malproksime situas la limo de la malsupraj komunumoj Klostronovburgo kaj Langenzers-vilaĝo, germane Langenzersdorf [Langencersdorf], sed ankaŭ la limo de la federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj Vieno.

Viena Pordo, bildo de 1679: Maldekstre Leopoldomonto, dekstre Bisammonto

Estiĝo redakti

Viena Pordo estiĝis antaŭ ĉirkaŭ 350 000 jaroj pro erozio de Danubo laŭlonge de la geologia romplinio inter Viena Arbaro kaj Bisam-monto. Oni supozas ke ankaŭ Kierling-a [Kirling] kaj Weidling-a [Vajdling] riveretoj influis la estiĝon de la trairo.

 
Viena Pordo, mapo de 1901

Historio redakti

Viena Pordo estas historie grandsignifa, antaŭ ĉio, por la okcident-orienta trafiko laŭlonge de la riverego kaj ĝi prosperigis la evoluon de Vieno al ekonomia kaj trafika nodoj. Aldone favore efektiviĝis la kruciĝejo de la danuba intinero kun la maljuna Bernstein-vojo (germane Bernsteinstraße) [Bernstajnstrase] je la orienta rando de Viena Ebenaĵo.

Fonto: Germana Vikipedio