Wiener Riesenrad (Radego de Vieno) estas spektoradego, kiu situas en Viena Prater, kaj estas unu el la plej konataj kaj plej multe vizitataj vidindaĵoj de la urbo Vieno kaj dum certa tempo ĝi estis la plej granda spektoradego en la mondo.

Spektoradego de Vieno
48.21611111111116.395555555556

Ĝi estis konstruita en 1897 okaze de 50a datreveno de surtroniĝo de la imperiestro Francisko Jozefo.

Historio redakti

La spektoradego estis planita en 1896 de la brita ingenieroj Walter B. Basset kaj Harry Hitchins kaj estis konstruita kun 30 gondoloj sur la grundloko de Gabor Steiner, kiun oni foje nomas "la patro de spektoradego . Kiel realiga ĉefkonstuanto kunlaboris ankaŭ Hubert Cecil Booth. La 25an de Junio 1897 oni turnis la radon la unuan fojon, tamen ĝi faris nur duonturnon por malsuprenigi la supran parton, kiun oni devas finmunti. Ĝi estis malfermita en 1897, unu jaron antaŭ la50a datreveno de surtroniĝo de la imperiestro Franz Josephs I. La oficiala enfunkciigo de la radego okazis la 3an de Julio 1897, unu varmega somera tago, dum kiu la parko de Prater en Vieno havis ekstreme multe da vizitantoj. Tamen ne multaj kapablis elspezi ok guldenojn, kiom tiutempe kostis unu vojaĝo per la radego (la monata salajro de ŝtata oficiisto en tiu tempo estis ĉ. 30 guldenoj).

Dum la Unua Mondmilito en la jaro 1916 okazis malprivatigo de la radego for de ties brita posedanto Walter Basset, kaj oni volis aŭkciigis la radegon. Nur tri jarojn pli poste, en 1919 la radon aĉetis Eduard Steiner, kiu komence volis neniigi ĝin, sed tamen fine nur lu-donis.

En 1938 Wiener Riesenrad, same kiel la tuta propraĵo de Eduard kaj Gabor Steiner estis arestita de naciistoj kaj post unu jaro estis metita sub protekto kiel monumentaĵo. Dum la Dua Mondmilito la rado estis preskaŭ plene niniigita pro fajro kaj bomboj kaj plene forbruliĝis en 1944. Gabor Steiner mortis post 7 jaroj de sia ekzileco en Beverly Hills kaj Eduard Steiner, la lasta laŭleĝa proprietulo de la atrakcio, estis mortigita en 1944 en la koncentrejo de Auschwitz.

Pro fajrodamaĝo dum milito en 1945 oni opiniis, ke la stabileco de la radego estis kompromitita. Pro tio oni pendigis nur 15 el 30 gondolojn. La radego kun 15 gondoloj fariĝis la simbolo de restarigo de la urbo. Ekde 2002 ĉe la radego situas "Panorama muzeo" kun ok konstruitaj kondoloj, en kiuj oni prezentas la historion de Viena Prater.

Informoj kaj faktoj redakti

La radego en Vieno havas la diametron de 60,96 Meter, ties pinta punkto situas 64,75 metrojn super la tero. La pezo de la turniĝanta konstrukcio konsistigas 244,85 tunojn kaj la suma pezo de ĉiuj feraj konstrukcioj estas 430,05 tunoj. La akso de la radego estas 10,78 metrojn longa kaj havas la diametron de 0,5 metroj kaj pezas 16,3 tunojn. La rotacia rapideco de la radego maksimume atingas 2,7 kilometrojn hore, la plena turniĝo de la radego, do, daŭras 255 sekundoj.

Ĉu vi scias, ke... redakti

Wiener Riesenrad estis dum sia historio la loko de riskoplenaj okazaĵoj: en 1914 la direktorino de la cirko Madame Solange d`Atalide' estis filmita dum unu radeg-turniĝo, sidanta sur la ĉevalo kiu staris sur la tegmento de unu gondolo.

En la filmohistorio Wiener Riesenrad aperas plej longe en la filmo La tria viro (1949, reĝisoro: Carol Reed, kun Orson Welles kaj Joseph Cotten). En unu sceno el la 15-a seriero de la aventuroj de James Bond (1987) estis ankaŭ montrita la radego.

Eksteraj ligiloj redakti