Wietmarschen

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Wietmarschen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Grafschaft Bentheim de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 742 loĝantojn.

Wietmarschen
Blazono
Wietmarschen (Germanio)
Wietmarschen (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Grafschaft Bentheim
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05925 (okcidenta parto), 05908 (komunumoparto Lohne, oriente), 05946 (vilaĝo Füchtenfeld, norde)
Poŝtkodo 49835
Aŭtomobila kodo NOH
Oficiala Municipokodo 03456025
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Alfons Eling
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Hauptstraße 31
Demografio
Loĝantaro 12742 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 32′ N, 7° 8′ O (mapo)52.5330555555567.1330555555556Koordinatoj: 52° 32′ N, 7° 8′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 21 m
Areo 119,84 km²
Oficiala retejo https://www.wietmarschen.de/
vdr

La ĉefaj komunumopartoj estas la komunumopartoj Wietmarschen okcidente kaj la pli granda Lohne oriente; inter la du situas la germana aŭtovojo A31 kaj granda lago, kiu somere estas populara natura naĝejo. Pliaj komunumopartoj estas la vilaĝoj Füchtenfeld, Nordlohne, Schwartenpohl kaj Lohnerbruch. Situanta en la pleja nordoriento de la distrikto, la komunumo estas multe pli proksima al la urbo Lingen en la najbara distrikto Emsland ol al urbo de la propra distrikto: de la plej orienta loko de la komunuma teritorio, ĝis la urbocentro de Lingen estas distanco de nur 3 kilometroj.

La germana verkisto Erich Maria Remarque en 1919 kaj 1920 laboris kiel instruisto en Lohne.

preĝejo Stiftskirche en Wietmarschen

Eksteraj ligiloj redakti