Wijpkje Steffering

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Wijpkje (Wies) STEFFERING (naskiĝis la 7-an de majo 1914 en Leeuwarden, mortis la 14-an de majo 1973) estis nederlanda esperantisto kaj prezidantino de Frisa Esperantista Rondo en Leeuwarden, Nederlando.[1] Ŝi estis senĉese aktiva en la loka movado kaj en la lastaj jaroj kun entuziasmo iniciatis kelkajn tre sukcesajn aranĝojn okaze de la Semajno de Internacia Amikeco.

Wijpkje Steffering
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1914 (1914-05-07)
Morto 14-an de majo 1973 (1973-05-14) (59-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti

  1. Bevolkingsregister 1904-1922 (nederlande), p. 896. Tresoar (1922). Alirita 2018-04-05.