Wikimedia Nederland

landa sekcio de la Vikimedia Fondaĵo en Nederlando

La asocio Wikimedia Nederland (nederlande Vereniging Wikimedia Nederland, mallongigata WMNL) estas asocio de nederlanda juro, kiu celas la "kolekton kaj malŝloson de libera kaj/aŭ libere alirebla informaro en ajna formo, aparte uzante - sed ne limigite al - interreto, por fiksi [1] tiun informaron".[2] Ĝi intense kunlaboras kun aliaj naciaj aŭ nacilingvaj asocioj samcelaj, kiuj ĉiuj havas proksiman rilaton al la internacia samcela organizaĵo Fondaĵo Vikimedio kiu estras la liberan enciklopedion Vikipedio, sed kiel ĉiuj aliaj naciaj aŭ nacilingvaj asocioj samcelaj ne estas suborganizo de la fondaĵo, sed el organiza vidpunkto tute sendependa. Ekde aprilo 2011 ĝis marto 2014 la esperantisto kaj esperantlingva vikipediisto Ziko van Dijk estis la prezidanto de Wikimedia Nederland.

Wikimedia Nederland
Vereniging Wikimedia Nederland
emblemo
Vikimedia landa asocio • vereniging
Komenco 27-a de marto 2006
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Utreĥto, Nederlando
Ĉefestro(j) Jan-Bart de Vreede • Ziko van Dijk • Oscar van Dillen • Elly Waterman • Jose Spierts • Frans Grijzenhout vd
Retejo https://nl.wikimedia.org/ Oficiala retejo
Jura formo vereniging
vdr
torto okaze de la 5-jara jubileo de la asocio

Notoj redakti