Wikon

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brittnau-Wikon (stacidomo).
Wikon
Blazono de Wikon
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 15′ 46″ N 7° 57′ 57″ O / 47.26278 °N, 7.96583 °O / 47.26278; 7.96583 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 46″ N 7° 57′ 57″ O / 47.26278 °N, 7.96583 °O / 47.26278; 7.96583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1349
Areo 8,28 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 4806
Komunumkodo 1147
Mapo de Wikon
vdr

Pri la komunumo redakti

Wikon estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Wikon siutas sude de la urbo Zofingo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, inter la riveroj Wigger en okcidento kaj Uerke en oriento.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,28 km², de kiuj pli ol la duono, nome 51,6% estas kovritaj de arbaro, 39,5% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wikon limas en nordo al Zofingo, en nordoriento al Bottenwil, en oriento al Wiliberg, en sudo al Reiden, kaj en okcidento al Brittnau. Kun escepto de Reiden en sudo, ĉiuj najbaraj komunumoj de Wikon situas en la najbara Kantono Argovio.

Trafiko redakti

Wikon disponas kun la najbara komunumo Brittnau komunan stacidomon ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Lucerno. Krome la komunumo estas ankaŭ per la loka busreto de la urbo Zofingo bone konektita al la publika transportreto.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Bazelo tra Olten kaj Zofingo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 4 kilometrojn sude en Reiden.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wikon datiĝas el la jaro 1256 kiel Wiggen.

Dum mezepoko en Wikon regis la Grafoj de Lencburgo, poste ties heredantoj la Grafoj de Kiburgo kaj fine la Habsburgoj, por ili la habsburgaj vasaloj la Kavaliroj de Büttikon administris la lokon. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. La bernanoj kaj lucernanoj konkurencis pri la posedorajtoj en la regiono, la Svisa Dieto atribuis Wikon en la jaro 1470 al Lucerno. En la jaro 1476 la lucernanoj aĉetis de Hans Thüring de Büttikon ankaŭ la malaltan jurisdikcion. Kune kun Roggliswil Wikon formis ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la kamparvoktejon Wikon. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko Wikon apartenis la la helveta distrikto Altishofen. Per la restaŭracio de la jaro 1803 Wikon estis atribuita al la distrikto Willisau de Kantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti