Wiktor POLISZCZUK (ukraine Віктор Поліщук; naskiĝis la 10-an de oktobro 1925 en Dubno (Rivna provinco), mortis la 17-an de novembro 2008 en Toronto) estis pola-ukraina-kanada juristo kaj politikologo (specialiĝo: historio de politika penso), ĵurnalisto kaj publicisto.

Wiktor Poliszczuk
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1925 (1925-10-10)
en Dubno
Morto 17-an de novembro 2008 (2008-11-17) (83-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoKanado
Alma mater Universitato de Vroclavo
Okupo
Okupo advokato • politikologo • historiisto
vdr

Biografio redakti

Li devenis de pola-ukraina familio kaj mem difinis sin kiel "ortodoksa ukraino". Posedis polan-kanadan civitanecon. Post agreso de Sovetunio kontraŭ Pollando, lia patro - vokto de la komunumo Dubno - estis arestita de NKVD kaj aprile 1940 dispafigita sen juĝo. La 13-an de aprilo 1940 kune kun la patrino kaj fratinoj forveturigita al Kazaĥio, kie restis ĝis novembro 1944. Poste la familio estis setligita en orienta Ukrainio. En 1946 la familio venis al Pollando.

Li finis Fakultaton de Juroscienco, Administrado kaj Ekonomio ĉe Universitato de Wrocław. Laboris kiel prokuroro kaj en 1981 elmigris al Kanado.

Inter emigrantaro Wiktor Poliszczuk komencis laboron kiel teknika korektisto ĉe eldonata en Toronto semajnrevuo de ukraina diasporo Новый Шлях (Nova Vojo), ligita kun Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj de Andrij Melnyk. Laŭ liaj vortoj tiutempe li ekinteresiĝis kaj komencis esploron de ukraina naciismo, kies viktimo estis fratino de ŝia patrino (murdita pro publika uzo de la pola lingvo). Li tiel karakterizis siajn unuajn travivaĵojn post elmigro al Kanado, kio inklinis lin vaste entrepreni sciencan esploron pri problemo de ukraina naciismo:

En Kanado jam post kelkaj monatoj de mia restado ĉi tie mi kunfrontis eĉ zoologian ukrainan naciismon, kun malmo al ĉio, kio koncernas polecon. Mi, edukita en la spirito de ukraina patriotismo, formita de pola, ukraina kaj rusa klasiko kaj ankaŭ okcidenteŭropa kaj usona mi ne povis konsenti kun tia mondrigrado kaj homrigardo. Tial pro tio kaj lige al konscio de tio, kion faris banderanoj en Volinio kontraŭ la pola loĝantaro, mi ekdecidis pri serĉado de materialoj, kiuj konsistus la bazon de mia esploro de ukraina naciismo. La temo ensorbis min tute, mi laboris pri ĝi senĉese. (Bogumił Grott, Wiktor Poliszczuk - historyk przemilczanych zbrodni (Wiktor Poliszczuk - historiisto de prisilentitaj krimoj), en: "27 Dywizja Wołyńska AK" Biuletyn Informacyjny nr 1 (101), 2009, Warszawa, p. 24)

Tiutempe li komencis publikaĵojn, propraeldone. Estis aŭtoro de pli ol 250 prilaboraĵoj, sciencaj kaj publicistaj libroj, sciencaj artikoloj, polemikoj, recenzoj kaj gazetaraj artikoloj en la angla, ukraina kaj pola aperigataj en periodaĵoj de Kanado kaj Usono. Kvin grandajn volumojn, kun elekto de koncernaj dokumentoj, li markis per komuna titolo Integra ukraina naciismo kiel varianto de faŝismo.

Doktoran tezon Ideologio de ukraina naciismo laŭ Dmitro Doncov defendis en 1994 ĉe Fakultato de Sociaj Sciencoj de Wroclava Universitato, habilitan disertaĵon Dowody zbrodni OUN i UPA (Pruvoj de krimo fare de OUN kaj URA) en 2002 ĉe Fakultato de Sociaj Sciencoj de Silezia Universitato. Lia lasta laboraĵo estis traduko en la polan lingvon de la libro de Dmitro Doncov Naciismo.

Konvinkoj redakti

Unu el ĉefaj tezoj de la heredaĵo de Wiktor Poliszczuk estis rekono de la ideologio pri integra naciismo laŭ Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj fundamenta kaŭzo de krimoj kontraŭ poloj faritaj de ukrainaj naciistoj. Samtempe Poliszczuk interpretis polan politikon kontraŭ ukraina minoritato dum la intermilita periodo, kiel ankaŭ postan naciecan politikon de Nazia Germanio sur aneksitaj teritorioj, sole kiel faktoroj favorantaj al incitado de ukrainoj al kontraŭpolaj agadoj, kion estis farantaj naciistoj. Tiu starpunkto de Poliszczuk estis objekto de kritiko i.a. fare de profesoro Ihor Ilyushin, kiu asertis, ke laboraĵoj de Poliszczuk celis pruvi antaŭ ĉio kriman karakteron de la ideologio kaj praktiko de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo, kaj ne objektivan analizon de agadmotivoj de partoprenantoj de la konflikto pola-ukraina kaj cirkonstancoj de ilia agado. (I. Iljuszyn, UPA i AK, p. 31).

Wiktor Poliszczuk plurfoje diris pri krimo de genocido kontraŭ poloj farita de ukrainaj naciistoj kaj asertis, ke decido pri "Operaco Vistulo" estis prava.

Kritike diris pri la Oranĝa Revolucio en Ukrainio decembre 2004.

Laboraĵoj en la pola lingvo redakti

  • Tri nepublikitaj disertaĵoj:
    • Rajtoj de la homo en teorio kaj praktiko de Sovetunio
    • Rajtoj de la nacioj en teorio kaj praktiko de Sovetunio
    • Skizo pri anatomio de bolŝevikismo
  • Amara vero - krimeco de OUN-URA (doktoreca tezo), ISBN 83-901947-8-3
  • Ideologio de ukraina naciismo laŭ Dmitro Doncov
  • Apokalipso laŭ Viktor Ukraino
  • Falsigado de la plej nova historio de Ukraino
  • Pritakso politika kaj jura de OUN kaj URA (ankaŭ anglalingve), ISBN 0-9699444-4-6
  • Operaco Vistulo - provo de pritakso
  • Ili pereis de ukrainaj manoj
  • Nocio de integra ukraina naciismo
  • Mesaĝo al polaj fratoj. De ortodoksa ukraino en 55-an datrevenon de voliniaj murdoj, ISBN 0-9699444-7-0
  • Sakvojoj de polaj historiistoj
  • Ukrainaj viktimoj de OUN-URA
  • Jaro 1943: OUN de Bandera en Volinio
  • Integra ukraina naciismo kiel varianto de faŝismo, volumo 1
  • Pruvoj de krimo de OUN kaj URA - Integra ukraina naciismo kiel varianto de faŝismo (habilita disertaĵo), volumo 2, ISBN 0-9685668-1-2
  • Ukraina naciismo en dokumentoj - Integra ukraina naciismo kiel varianto de faŝismo, volumoj 3, 4, 5
  • Genocido premiita
  • Perforto de vero. Pri krimoj de la OUN de Bandera
  • Amara vero: ombro de Bandera super la krimo de genocido
  • Doktrino de D. Doncov - teksto kaj analizo