Wil SG

komunumo de Svislando
- La mallongigo SG en Wil SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Wil..

Wil SG estas urbo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 17 198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Post la integriĝo de Bronschhofen Wil je la 1-a de januaro 2013 nombras laŭ la ciferoj de la 31-a de decembro 2011 22 823 loĝantojn.

Wil SG
Blazono de Wil
Blazono de Wil
Blazono de Wil
Malnova urbocentro de Wil
Malnova urbocentro de Wil
Malnova urbocentro de Wil
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.05000 °O / 47.46667; 9.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.05000 °O / 47.46667; 9.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 22823
Areo 7,62 km²
Alteco 571 m super marnivelo
Poŝtkodo 9500
Komunumkodo 3425
Mapo de Wil
Mapo de Wil
Mapo pri la situo de Wil
vdr

Geografio redakti

Wil situas en la mezo inter la urboj Sankt-Galo kaj Vinterturo kaj estas la centro de la tiel nomita Sankt-Gala Princlando (germane St. Galler Fürstenland) ĉe la bordo de la rivero Turo, norde de Togenburgo.

Trafiko redakti

Wil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo al Zuriko kaj estas elirpunkto de la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj al Nesslau. Alia trajnlinio konektas la urbon kun Konstanco en Germanio. Wil ankaŭ havas konekton al la nacia aŭtoŝoseo A1.

Historio redakti

Unua skriba mencio de Wil datas supozeble el la jaro 754 kune kun la proksimaj vilaĝoj Rickenbach kaj Züberwangen en la dokumento de Henaŭ. Eventuale tamen tiu dokumento ne rilatas al Wil sed al Wilen, kiu situas ankaŭ en la regiono. En la jaro 1226 Wil estis donacito de la Grafoj de Togenburgo al la Monaĥejo Sankt-Galo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Bronschhofen estis integrita al la komunumo Wil.

Esperanto-Movado en Wil redakti

En Wil ekzistas tradicia kaj vigla Esperanto-Klubo, kiu estis fondita en la jaro 1964 de Hans Kästli.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti