Wilbur Sweatman

usona muzikisto

Wilbur C. SWEATMAN (7-an de februaro 1882 en Brunswick, Misurio; 9-an de marto 1961 en Novjorko) estis unu el la unuaj klarnetistoj kaj bandestroj de ĵazo.

Wilbur Sweatman
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1882 (1882-02-07)
en Brunswick
Morto 9-an de marto 1961 (1961-03-09) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestrokomponistodirigento • ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr
Frua ŝelakdisko de Wilbur Sweatman ĉe Emerson Records en originala paperkovrilo.

Vivo kaj verkado redakti

Wilbur Sweatman komencis sian muzikistan karieron en cirkobando, antaŭ ol li proksimume en 1902 direktis siajn t.n. pseŭdo-simfoniorkestrojn kaj dancbandojn. Komence la bando de Sweatman estis ragtimbando. Sed je apero de ĵazo li lerte ŝanĝis la repertuaron kaj la ludmanieron. Tiel li fariĝis eble la unua nigrula bandestro de la ĵazhistorio, de kiu ekestis sonregistraĵoj.

Grava li estis pro la daŭra impreso, kiun li kaj sia bando postlasis je ankoraŭ juna Duke Ellington. Sweatman per tio fakte fariĝis modelulo por la posta, plej elstara el ĉiuj ĵazbandegestroj. Per artifikoj kiel ekzemple ludado sur tri klarnetoj samtempe li eble ankaŭ estis modelulo por Rahsaan Roland Kirk.

Literaturo redakti

  • Mark Berresford That´s Got `hem - the Life and Music of Wilbur C. Sweatman, University Press of Mississippi, Jackson 2010

Eksteraj ligiloj redakti