Wilfred OWEN (n. la 18-an de marto 1893, m. la 4-an de novembro 1918) estis angla poeto fama pro siaj poemoj pri la Unua Mondmilito.

Wilfred Owen
Persona informo
Wilfred Edward Salter Owen
Naskiĝo 18-an de marto 1893 (1893-03-18)
en Oswestry
Morto 4-an de novembro 1918 (1918-11-04) (25-jaraĝa)
en Ors
Tombo Ors Communal Cemetery, Commonwealth Plot vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Reading • Wakeman School vd
Memorigilo Wilfred Owen
Familio
Gefratoj Harold Owen vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua Vivo redakti

Li naskiĝis proksime al Oswestry, Shropshire en komforta domo posedata de sia avo, sed, post ties morto en 1897, la familio devis translokiĝi al malriĉa distrikto de Birkenhead. En 1911 li deziris eniri la Universitato de Londono, sed li ne gajnis stipendion kaj sen tio mankis al li la necesa mono pagi universitatajn studojn. Li iĝis helpanto de pastro en Reading kaj ankaŭ instruis en lernejo de la urbo. Li ĉeestis lecionojn pri botaniko ĉe University College (nuntempe la Universitato de Reading), Reading kaj poste senpage studis tie la anglosaksan lingvon. Post tio li instruis la anglan kaj francan lingvojn en Berlitz-lernejo, Bordeauxx, Francio.

Unua Mondmilito redakti

La 15-an de oktobro 1915 li eniris la britan regimenton la Artists Rifles. En januaro 1917 li iĝis duranga leŭtenanto en la Manchester Regimento. En Francio la armeaj vivkondiĉoj kaj la militado konsternegis lin, sed li konscience batalis. Unu fojon li pasis tri tagojn en obus-truo antaŭ ol esti savata. Suferinte pro obus-ŝoko li iris al hospitalo proksime al Edinburgo kie li renkontis la poeton Siegfried Sassoon, kiu instigis lin daŭre verki poemojn pri la milito. Post mallonga periodo de instruado en lernejo, li realiĝis al la regimento kaj faris malpezajn devojn. Sassoon forte klopodis persvadi Wilfred Owen ne plu batali en Francio, sed, sen diri ion al sia amiko, en 1918 Owen reiris al Francio. Tie en oktobro li kaj siaj soldatoj kaptis fortajn germanajn lokojn proksime al la vilaĝo Joncourt. Li mortis batalante la 4-an de novembro 1918, nur unu semajnon antaŭ la militpaŭzon. Li estis entombigita en milittombejo en Ors, en nordorienta Francio. Postume li ricevis la medalon Military Cross.

Poemoj redakti

En liaj poemoj li ŝoke kaj realisme priskribis la tranĉean militadon. Foje li uzis satiron. Lin inspiris kolerego pri la milito kaj la malŝparo de homaj vivoj. Pluraj poemoj enhavas samsekseman tonon. Parte pro la influo de Siegfried Sassoon, ekde 1917 lia stilo iĝis pli simpla kaj familiara. Li ofte uzis duonrimojn kaj asonancon.

Multaj poemoj ne eldoniĝis dum lia vivo. Post lia morto, Siegfried Sassoon ĉampionis lian verkaron, kaj estas manuskriptoj de poemoj kun notoj de Sassoon.

La komponisto Benjamin Britten uzis naŭ poemojn por sia War Requiem (1962).

Monumentoj redakti

Krom la tombo ĉe Ors, estas monumentoj en Oswestry kaj Shrewsbury. La 11-an de novembro 1985, en Abatejo Westminster, senvualiĝis monumento memore al dek ses militpoetoj, inter kiuj estis Wilfred Owen.