Wilhelm Buschulte (naskiĝinta la 1-an de novembro 1923 en Unna, Ruhr-Regiono; mortinta la 28-an de marto 2013 samurbe[1]) estis germana pentristo, grafikisto kaj vitralisto.

Wilhelm Buschulte
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1923 (1923-11-01)
en Unna
Morto 28-an de marto 2013 (2013-03-28) (89-jaraĝa)
en Unna
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo artistografikisto
vdr

Ekde 1943 ĝis 1950 – kun interrompoj militkaŭzitaj – Buschulte studis ĉe la Akademio de Bildartoj en Munkeno. Li estis majstrolernanto de Hans Gött. Ekde 1953 Buschulte vivis liberprofesie verkante en Unna.

Verkado redakti

Buschulte sin turnis ekde 1951 al la verkado de vitraloj. Tio ĉi estas la centro de lia kreado kaj lia vera vivoverkado, almenaŭ ĝi estas alirebla al la vidkampo de pli granda publiko. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li konceptis kurtenajn vitralojn kun religiaj bildigoj laŭ kontemplema, preskaŭ naiva stilo. Ne difinite de arta teĥniko, la strebado de Buschulte celis unuecon kaj harmonion de (preĝeja) spaco kaj vitraloformado, kiu plej impone estas videbla ekzemple en lia „luma simpleco“ (Buschulte) ja en la fenestroformado de la Paŭlo-Preĝejo je Frankfurto. Bibliaj temoj troviĝas same kiel temoj el katolikaj sanktulolegendoj, abstraktaj formoj same kiel lia en la 1990-aj jaroj klare ekkonebla klopodado pri plej simplaj (geometriaj) formoj, kio pro tio pli kaj pli ofte fariĝis al pentrado sur vitro ol pentrado kun vitro.

En sia malfrua verkaro li pli kaj pli forlasis la organecajn formojn kaj brilajn kolorojn (escepte la vitralojn en la katedralo de Paderborn) favore al geometriaj ŝablonoj el klara kaj griza vitro. En ĉiuj liaj konceptoj tamen estas videbla la artisma klopodo, esti servema al la preĝeja spaco rezigne ĉiun malfone ilustra efiko kaj ĝuste per tio partopreni la taskon de la profetado. "Liaj monumentaj vitraloj estas abstraktaj, montras tamen parte figurecaĵojn kaj ĉirkaŭas foje – aparte en la 1980-aj jaroj – simbole organecajn formojn."

Krom partopreni ekspoziciojn en- kaj eksterlandajn li ankaŭ enscenigis proprajn ekspoziciojn. Verkoj liaj troviĝas en muzeoj tutmonde. La kvanto da vitraloj, kiujn li verkis, estas preskaŭ ne superrigardebla.

Literaturo redakti

  • Ekspozicia katalogo: Engel, Darstellungen aus zwei Jahrtausenden, Kunsthalle Recklinghausen, 1959/60
  • Ekspozicia katalogo: Kirchenbau der Gegenwart in Deutschland Ausstellung anläßlich des Eucharistischen Weltkongresses, Munkeno 1960
  • Ekspozicia katalogo: Ausstellung anläßlich der Preisverleihung "das Beste Glasbild", Kunstverein Darmstadt 1964
  • Ekspozicia katalogo: Junge Künstler der Akademie 1945-1965. Haus der Kunst - Kunstverein München, Munkeno 1966
  • Ekspozicia katalogo: Zauber des Lichtes, 21. Ruhrfestspiele Recklinghausen, Recklinghausen 1967, Nr. 24
  • Ekspozicia katalogo: Wilhelm Buschulte. Glasfenster, Gemälde, Zeichnungen, Katolika Akademio je Schwerte 1973
  • Ekspozicia katalogo: Ars Sacra '75, Nr. 298-300
  • Ekspozicia katalogo: Wilhelm Buschulte - Unna. Entwürfe für Glasfenster, Diözesanmuseum Paderborn 1976/77
  • Beeh-Lustenberger, S.: Das Bild in Glas, 140
  • Bogler, Th.: Die Engel in der Welt von heute, Maria Laach 1960
  • Brisac, C.: Glasfenster (Le Vetrate), Freiburg-Bazelo-Vieno 1985, 173
  • Jansen-Winkeln, Annette: Wilhelm Buschulte. Künstler zwischen den Zeiten, Eitorf 1999 (verklisto)
  • Ralf van Bühren: Kunst und Kirche im 20. Jahrhundert. Die Rezeption des Zweiten Vatikanischen Konzils (Konziliengeschichte, Reihe B: Untersuchungen), Paderborn: Verlag Ferdinand Schöningh 2008 (ISBN 978-3-506-76388-4), p. 615s.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti