Wilhelm Gustloff (ŝipo)

La Wilhelm Gustloff estis pasaĝera ŝipo de NS-organizo "Kraft durch Freude" (KdF). Ĝi sinkis la 30-an de januaro 1945 kun ĉ. 9300 viktomoj. Tiu ĉi estas ĝis hodiaŭ la plej granda ŝipa akcidento. La tragedion mondkonatigis la romano de Günter Grass, Kankroirante.

Wilhelm Gustloff

Konstruo kaj uzo ĝis 1945 redakti

La ŝipo estis dediĉita al nazia martiro Wilhelm Gustloff. Ĝi estis finkonstruita la 15-an de marto 1938 kaj la unua surmariĝo okazis la 2-an de aprilo samjare. La ŝipo longis 208 m, larĝis ĉ. 24 m, havis kinejon, naĝejon sur ferdeko. Li estis planita por 1500 homoj.

Ĝis la komenco de la Dua Mondmilito, ĝi servis por pacajn celojn, sed la 22-an de septembro (1939), ĝi estis transdonita al la mararmeo. Dum la okupo de Norvegio ĝi liveris vunditajn malsanulojn poste iĝis ripozŝipo por la submarŝipanoj en Gdynia.

La sinkigo redakti

La 21-an de januaro 1945, germana admiralo Dönitz eldonis ordonon: ĉiu germana ŝipo devas savi ĉion kaj ĉiun, kiun eblas antaŭ la sovetoj. Tiu estis la "Manovro Hannibalo", dum kiu oni evakuis pli ol 2 milionojn da homoj al okcidento. Laŭ la ordeno, oni devis savi la kadetojn de la submarŝipoj kaj la armaĵojn, armilojn, sed oni devis akcepti rifuĝantojn por la liberaj lokoj. Oni savis ĉefe virinojn, maljunulojn, infanojn; la viroj devis resti kaj defendi ĝis la lasta kartoĉo.

La "Gustloff" akceptis ĉ. 10.000 homojn (el kiuj 4.000 estis junuloj) kaj ekis la 30-an de januaro sur libera (senmina) akvovojo, prilumite. Ĝin rimarkis soveta submarŝipo S-13 kaj elpafis tri torpedojn. La ŝipo kliniĝis al la maldekstran flankon, ekis paniko. La du promenantaj ŝipoj povis savi nur 1239 homojn, la aliaj – pli ol 9 mil – dronis aŭ frostis en sav-veŝto, en la glacia maro.

La sama submarŝipo sinkigis eĉ de la 9-an de februaro la pasaĝeran vaporŝipon "Steuben". El la 5 mil homoj saviĝis nur 600. La 16-an de aprilo estis sinkigita la motora ŝipo "Goya", el 6220 homoj aviĝis 165.

La submarŝipa komandanto Aleksander Marinesko havis alkholaĵajn problemojn antaŭ la sinkigo de "Gustloff" kaj "Steuben". Per la sinkigo li esperis rekonon kiel Heroo de la Sovetunio. Anstataŭ tio, li estis forigita postmilite kaj plenumis 3 jarojn en punlaborejo pro ŝtelo. Li mortis en 1963 en Leningrad. En 1990, 27 jarojn post sia morto, li estis rehabilitita kaj postmorte nomumita "Heroo de Sovetunio".

Literaturo redakti

Faklibro redakti

  • Heinz Schön, SOS Wilhelm Gustloff. Die größte Schiffskatastrophe der Geschichte, Motorbuch Verlag Pietsch, 1998, ISBN 3-613-01900-0 (Memoraĵo de travivulo)
  • Schiffe-Menschen-Schicksale: Wilhelm Gustloff - "Vom KdF-Dampfer" zum Totenschiff, Nr. 15

Fikcia literaturo redakti

Filmo redakti