Wilhelm Heinrich Wackenroder

germana verkisto

Wilhelm Heinrich WACKENRODER [vilhelm hajnriĥ vakenrode] (naskiĝis la 13-an de julio, 1773, mortis la 13-an de februaro 1798) estis germana verkisto.

Naskiĝinte en Berlino, li kiel lernanto amikiĝis kun Ludwig Tieck. La amikoj studis kune kaj migradis tra Suda Germanio. La naturo de la regiono, la arkitekturo kaj la pentraĵoj (ekz. de Durero) forte impresis la junan W. H. Wackenroder kaj influis lian verkaron.

Mortinte tre june (1798 en Berlino), Wackenroder ne postlasis tre ampleksan verkaron. Tamen li nuntempe estas rigardata unu el la fondintoj de la romantismo.

Vivo redakti

Wackenroder estis staĝanto ĉe la Ĉambra tribunalo kaj devis studi - ne laŭ lia sed laŭ la volego de la patro - jursciencon. Jam dum gimnaziaj tempoj li estis estinta amiko de Ludwig Tieck kaj vivis nur por la artoj. Konfrontite fare de Fasch kaj Reichardt al muziko, fare de K. Ph. Moritz al la plastikaj artoj, fare de E. J. Koch al la literaturo malnovgermana Wackenroder ankaŭ dum la universitataj jaroj en Erlangen kaj Göttingen ĉefe okupiĝis pri artostudoj. Frekventoj de pinakotekoj en Kassel kaj Salzdahlum (proksime de Wolfenbüttel) kiel ankaŭ pluraj ekskursoj al Nürnberg (kie la germana pasitenco tre bone antaŭ la okuloj sin prezentis) nutrigis ankoraŭ la entuziasmon de karaktero sentema kaj infana kiu devis profesie perei inter juraĵoj.

Jam en 1797 eldonitis de li kolekto arthistoria sub la titolo »Herzensergießungen eines kunstliebenden Klosterbruders« (kun antaŭparolo kaj kelkaj aldonitaĵoj de Dieck). Dieck eldonis el la postlasitaĵoj de Wackeroder »Phantasien über die Kunst« (1799). Ankaŭ ĉe la romano tieck-a »Franz Sternbalds Wanderungen« kunlaboris Wackeroder. Danke al sia sindediĉo fidela pri malnovgermana mondo kaj arto Wackeroder iĝis tre grava por la evoluo de germana poezio kaj eĉ pentrado.

Literaturo redakti

  • Wölflin, »Studien zur Literaturgeschichte« , Hamburg kaj Leipzih 1893
  • Koldewey: Wackeroder und sein Einfluß auf Tieck, Leipzig 1904

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 288, kio legeblas tie ĉi interrete.

Listo de verkoj redakti

  • Herzensergießungen eines kunstliebenden Klosterbruders (kolektaĵo, 1797)
  • Phantasien über die Kunst, für Freunde der Kunst (kolektaĵo, eld. 1799 de L. Tieck)
  • Phantasien über die Kunst, von einem kunstliebenden Klosterbruder (kolektaĵo, eld. 1814 de L. Tieck)